Vizma BELŠEVICA (ruse Визма Яновна Белшевица, Vizma Janovna Belŝevica; 30-a de majo 1931 en Rigo6-a de aŭgusto 2005 en Rigo) estis latva verkistino kaj tradukistino. Ŝiaj poemoj estas multe esploritaj kaj tradukitaj. Ili estas ankaŭ komponitaj. El ŝiaj prozverkoj estas plej konate trilogio titole Bille. Ĝi inkludas kaj faktojn kaj fikcion kaj ricevis rapide ŝaton kaj el fakularujo kaj fare de normalaj legantoj.

Vizma Belševica
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1931 (1931-05-30)
en Rigo
Morto 6-an de aŭgusto 2005 (2005-08-06) (74-jaraĝa)
en Rigo
Tombo Rainis Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco Sovetunio
Latvio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura instituto Maksim Gorkij Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Klāvs Elsbergs (mul) Traduki, Jānis Elsbergs (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
tradukisto
verkisto
dramaturgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Poezio kaj novel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Rigo vd
Aktiva dum 1947– vd
Verkado
Verkoj Trilogy Bille vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La patro de Vizma Belševica, Jānis Belševics, estis laboristo, ŝia patrino Ieva (fraŭline Cīrule) dommastrino. Kun nur unu enspezo kaj pro la alkoholproblemo de la patro, kiu perdis sian bakejan komercon dum la Granda Depresio, la familio estis malriĉa. Vizma pasigis la plej grandan parton de sia infanaĝo en Rigo; la urbo estas la temo de ŝia laboro, sed la tempo, kiun ŝi pasigis en la eta bieno de siaj parencoj en Kurlando ludas multe pli grandan rolon en ŝiaj poemoj kaj tekstoj.

Dum la 1950-aj jaroj, Vizma Belševica studis literaturon ĉe Gorkij-instituto en Moskvo. Ŝia unua volumo de poezio aperis en 1955. Ŝiaj fruaj verkoj estis influitaj de komunismo, sed poste ŝi distancigis sin de tiu ĉi ideologiaĉo. En la 1960-aj jaroj ŝia reputacio en la Latva SSR malkreskis ĉar ŝi rifuzis konformigi sian skribon al sovetia literatura doktrino. La poemaro Jūra deg (La maro brulas) estis publikigita en 1966. Precipe per la poemo Marĝenaj notoj de Henriko la Latvo en la Livonia Kroniko (ĝi eldoniĝis en la volumo Gadu gredzeni 1969), ŝi havis grandajn problemojn. La menciita kroniko datiĝas de la frua 13-a jarcento, kiam la germana Fratio de la glavo konkeris Livonion; la paraleloj al la sovetia okupado de Latvio estis klaregaj, eĉ por la politikaj cenzuristoj. Sekvis serio da reprezalioj: Belševica ne rajtis eldoni dum preskaŭ ok jaroj, kaj ŝi estis forpelita el la Verkista Unio de Latva SSR.

Ŝi uzis la malvolan ripozperiodon por traduki verkojn de Shakespeare, Hemingway, Puŝkin kaj ukrainan literaturon, same kiel Winnie-the-Pooh de Milne. Post kiam la malpermeso de publikigo estis nuligita, novaj poemaroj estis publikigitaj ĝis 1987, kiam la filo de Vizma Belševica, la poeto Klāvs Elsbergs, mortis sub misteraj cirkonstancoj. Li falis el konstruaĵo de la Verkista Sindikato; tio eble estis politika murdo farita ankaŭ por influi Belševica. Post tio ŝi komence eksilenti. Nur en 1995 ŝi publikigis la unuan volumon de la aŭtobiografia romantrilogio Bille.

Belševica laboris kun simplaj, altkontrastaj bildoj de granda simbola potenco. En ŝiaj poemoj kaj noveloj, la naturo en ĉiuj siaj formoj, same kiel patrineco kaj la rolo de virinoj, ludas gravan rolon. La tekstoj, kiuj trapasis la cenzuron, estis tradukitaj kaj distribuitaj en tuta Sovetunio kaj eksterlande.

Ŝi ricevis publikan agnoskon en Latvio post sendependiĝo en la 1990-aj jaroj: la 6-an de decembro 1990 ŝi estis elektita honora membro de la Latva Akademio de Sciencoj. Ŝi estis dufoje premiita per Spīdola-premio, la plej alta latva rekono en la kampo de literaturo, same kiel per la plej alta honoro de Latvio, Ordo de Tri Steloj. En 1998 ŝi dividis Tomas-Tranströmer-premion kun Knuts Skujenieks. Post 2000, Vizma Belševica estis plurfoje en diskutolisto kiel kandidato por la Nobelpremio pri literaturo, plej lastatempe en 2004. Ŝi mortis en Rigo la 6-an de aŭgusto 2005 post longa malsano kiu ligis ŝin al rulseĝo.

Verkaro

redakti

Originaloj en la latva

redakti
  • „Visu ziemu šogad pavasaris“ (1955), poemoj
  • „Zemes siltums“ (1959), poemoj
  • „Ķikuraga stāsti“ (1965), rakontoj
  • „Jūra deg“ (1966), poemoj
  • „Gadu gredzeni“ (1969), poemoj
  • „Madarās“ (1976), poemoj
  • „Nelaime mājās“ (1979), rakontoj
  • „Kamolā tinēja“ (1981), poemoj
  • „Ceļreiz ceļš uz pasaciņu“ (1985), du aferoj por infanoj
  • „dzeltu laiks“ (1987), poemoj
  • „Zem zilās debesu bļodas“ (1987), fabeloj
  • „Ievziedu aukstums“ (1988), poemo-antologio
  • „Baltās paslēpes“ (1991), ampoemoj
  • membiografia romantrilogio:
    • „Bille“ (1992 Usono, 1995 Latvujo)
    • „Bille un karš“ (iama titolo: „Bille dzīvo tālāk“, 1996)
    • „Billes skaistā jaunība“ (1999)
  • „Par saknēm būt. Dzejas izlase“ (1996), antologio poezia
  • „Lauztā sirds uz goda dēļa. Stāsti“ (1997), rakontoj
  • „Raksti“, 1.-4. sējums (1999–2002), kolektitaj verkoj, volumoj 1-4
  • „lirika“ (2003), elektitaj poemoj

Tradukoj de ŝi latven (elekto)

redakti
  • Dante Alighieri: Vita nuova, 1965 (kun Jānis Liepiņš)
  • Alans Aleksandrs Milns: Vinnijs Pūks un viņa draugi, 1967
  • Atdzeja (2004), antologio[1]
  • aliaj traduklaboraĵoj de ŝi troveblas ĉe Vizma Belševica (rubriko Gūto sasniegumu nozīme)

Scenarioj (elekto)

redakti

Publikigoj en la rusa lingvo

redakti
  • Стихи о соловьином инфаркте. М.: Художественная литература, 1969
  • Апрельский дождь: Избранное. М.: Художественная литература, 1978
  • Узоры старника: стихи. М.: Советский писатель, 1985
  • Беда в доме: рассказы и сказки. М.: Советский писатель, 1991
  • Эта дивная молодость Билле. Рига: Sol Vita, 2002

Literaturo

redakti
  • Margita Gūtmane (eld.): Dvīņu zīmē. Vizmas Belševicas nozīme latviešu literatūrā un vēsturē. Karogs, Rigo 2007.
  • Anda Kubuliņa: Vizma Belševica. Monogrāfija. Preses nams, Rigo 1997.
  • Ināra Stašulāne (eld.): Latviešu rakstniecība biogrāfijās. Zinātne, Rigo 2003, ISBN 9984-698-48-3, p. 67-68

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Vizma Belševica «Atdzeja» ĉe apollo.lv (Kultūra, 18.10.2004).