Vladimir Klavdieviĉ ARSENJEV naskiĝis la 10-an de septembro 1872 en Sankt Peterburgo, mortis la 4-an de septembro 1930 en Vladivostok. Li estis fama rusa vojaĝanto, geografo, etnografo, verkisto, esploristo de la rusia Fora Oriento.

Vladimir Arsenjev
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1872 (1872-08-29)
en Sankt-Peterburgo
Morto 4-an de septembro 1930 (1930-09-04) (58-jaraĝa)
en Vladivostoko
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Bronkopneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Naval Cemetery (Vladivostok) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rusaĉinaudega vd
Ŝtataneco Sovetunio (1922–1930)
Respubliko Rusio (1917 (Julia)–1917 (Julia))
Rusia Imperio (1872 (Julia)–1917 (Julia)) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Vladimir Military School (en) Traduki (1893 (Julia)–1895 (Julia)) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Vladimir Arsenjev
Familio
Dinastio Q4070053 vd
Profesio
Okupo esploristo
militisto
orientalisto
vojaĝisto
meteologo
verkisto
etnografo
geografo
prozisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1900–1930 vd
Verkado
Verkoj Dersu Uzala ❦
Q19198891 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
sovetia poŝtmarko el 1956

Biografio redakti

Vladimir naskiĝis en multenombra familio (naŭ gefiloj kaj orfo-kuzino). Lia patro Klavdij Fjodoroviĉ Arsenjev laboris kiel fervoja oficisto.

En 1892 li eniris la Junkran Infanterian Lernejon en Sankt-Peterburgo. Post ĝia sukcesa fino en 1895 Arsenjev kiel novbakita oficiro estis atribuita al servado en Pollando tiama parto de Rusia Imperio. En 1900 lin oni direktis militservi en Vladivostok laŭ lia peticio.

Sian unuan ekspedicion (1902-1907) Arsenjev efektivigis kiel milita topografo. Lia ĉefa tasko estis desegnado de mapo de la esplorita arealo. Samtempe li kolektis kaj enskribis la sciencajn datumojn pri tieaj topografio, geologio, flaŭro kaj faŭno, tradiciojn kaj morojn de lokaj etnoj.

En 1909 Arsenjev iĝis elektita membro de la Imperia Rusa Geografia Societo.

 
Arsenjev kaj Dersu Uzala

Ekde 1918 ĝis 1926 Arsenjev detale esploris Kamĉatko duoninsulon situantan en la orientazia parto de Rusio.

Poste li faris mapon de Ĥabarovska regiono.

Julie de 1930 Arsenjev dum ekspedicio al Amuro rivero serioze malvarmumis.

La 28-a de aŭgusto li revenis hejmen. La 4-an de septembro 1930 Vladimir Arsenjev mortis pro pneŭmonio.

Lin oni enterigis en Mara tombejo de Vladivostok.

Memoro redakti

  • urbo Arsenjev en Ĉemara Regiono de Rusio;
  • rivero Arsenjevka en Ĉemara Regiono de Rusio;
  • glacia monto Arsenjev en Kamĉatko;
  • kelkaj novaj malkovritaj reprezentantoj de tiea flaŭro kaj faŭno akiris nomon de ties esploristo (ekz. Crangonyx arsenjevi kaj Arsenjevia Starod);
  • muzeo de Arsenjev en lia apartamento;
  • monumento en Arsenjev urbo;

Verkoj redakti

La tutan verkaron de Arsenjev konsistigas sep ampleksaj volumoj. Unu el plej rimarkindaj estas libro (1923) Dersu Uzala, en kiu li rakontas pri liaj esplorvojaĝoj en Ussuri valo okazintaj kune kun loka ĉasisto Dersu Uzala. Surbaze de la libro japana reĝisoro Kurosawa Akira produktis la samnoman filmon en 1975, kiu gajnis la ĉefan premion de Moskva Internacia Kinofestivalo samjare.

Eksteraj ligiloj redakti