Wendelin Weißheimer

Wendelin Weißheimer (naskiĝinta la 26-an de februaro 1838 en Osthofen; mortinta la 10-an de junio 1910 en Nurenbergo) estis germana komponisto, kapelmajstro kaj primuzika verkisto.

Wendelin Weißheimer
Persona informo
Naskiĝo 26-an de februaro 1838 (1838-02-26)
en Osthofen
Morto 16-an de junio 1910 (1910-06-16) (72-jaraĝa)
en Nurenbergo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Hesio-Darmstadt
Okupo
Okupo komponistodirigentokapelmajstro • muzikologo • muzikkritikistobandestro
vdr

Vivo redakti

La 17-an de aŭgusto 1858 Wendelin Weißheimer eklaboris, ĵus 20 jarojn aĝe, kiel kapelmajstro en Majenco kaj rilatis interalie en la gastama domo de la muzikeldonisto Franz Schott. Post prezentado de Faust-Ouvertüre de Wagner Weißheimer konatiĝis kun sia samregionano, poetokomponisto Peter Cornelius, kun kiu li estis ligita en dumviva amikeco.

Aŭtunon de 1861 Weißheimer denove laboris en Majenco, ĉifoje kiel muzikdirektoro ĉe la urboteatro. Komencis nun la plej interesa fazo de lia vivo, kiu distingiĝas per la amikeco kun Richard Wagner. Weißheimer subtenis Vagneron je la realigo de liaj projektoj.

Verkaro redakti

Wendelin Weißheimer postlasis 106 verkojn, inter ili pluraj lidaj kaj ĥormuzikaj cikloj. Kvankam li provus iri kompozicie propran vojon, li tamen ne povis elpaŝi el la ombroj de sia granda instruisto Franz Liszt kaj de Richard Wagner, kiun li treege admiris.

 
Wendelin Weißheimer ĉe la flamorgeno

Liaj operoj, kantatoj kaj ankaŭ instuumenta muziko tion substrekas. Krom unu arĉkvarteto kaj "deviga violonvoco" por la bontemperita klavarinstrumento de Johann Sebastian Bach li prefere komponis programmuzikon. La pianopecoj "Reminiszene di Gioventu" kaj "Am Grabe Beethovens" de Weißheimer ekestis el la spirito de la novgermana skolo same kiel lia simfonio pri "Ritter Toggenburg" de Friedrich Schiller.

La literatura gusto de Weißheimer sin montras en la tekstoj muzikigitaj de li. Estas tekstoj de mezepokaj amkantistoj, Johann Wolfgang von Goethe, Friedrich Schiller, Theodor Körner, Heinrich Heine kaj de aliaj, kiujn li verkis en lidojn kaj kantatojn. Unuopajn verkojn li klopodis arigi al cikloj. Post la disiĝo de Wagner Weißheimer sin turnis pli kaj pli al la laboristomovado kaj grave influis la kulturajn strebojn de la Socialdemokratia Partio per siaj komponaĵoj por virĥoro.

Literaturo redakti

  • Wendelin Weißheimer: Erlebnisse mit Richard Wagner, Franz Liszt und vielen anderen Zeitgenossen. Lepsiko/Mannheim 1898
  • Heinrich Beckenbach: Wendelin Weißheimer. Ein rheinhessischer Kapellmeister-Komponist. En: Wendelin Weißheimer, eine Erinnerungsgabe zum Dritten Heimattag des Landkreises Worms in Osthofen am Rhein. 1958. pj. 7-19
  • Anton Maria Keim: Wendelin Weißheimer zum 120. Geburtstag. En: Wendelin Weißheimer, eine Erinnerungsgabe zum Dritten Heimattag des Landkreises Worms in Osthofen am Rhein. 1958. pj. 21-24
  • Ernst Laaff: Wendelin Weißheimer. Kapellmeister und Komponist aus dem Wagner-Kreis. En: Wendelin Weißheimer, eine Erinnerungsgabe zum Dritten Heimattag des Landkreises Worms in Osthofen am Rhein. 1958. pj. 25-34

Eksteraj ligiloj redakti