Willem Vliegen

nederlanda ĵurnalisto kaj politikisto

Wilhelmus Hubertus (Willem) Vliegen (naskiĝis la 20-an de novembro 1862 en Gulpen, mortis 29-an de junio 1947 en Bloemendaal) estis nederlanda ĵurnalisto kaj politikisto de la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP). Li redaktis interalie Het Volk. Vliegen estis ano de la Socialdemokrata Ligo (1883-1894), SDAP (1894-1946), kaj la Partio de la Laboro (1946-1947).

Willem Vliegen
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1862 (1862-11-20)
en Gulpen
Morto 29-an de junio 1947 (1947-06-29) (84-jaraĝa)
en Bloemendaal
Tombo Westerveld
Lingvoj nederlandafranca
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Resumo de kariero redakti

Ĵurnalista redakti

  • Kompostisto ĉe Alberts' Drukkerijen (esperante Presejoj de Albert) en Gulpen, de 1873 ĝis 1881
  • Tipografo ĉe Dessain en Lieĝo, de 1881 ĝis 1883
  • Tipografo ĉe presejo De Brakke Grond (esperante La Saleta Tero) en Amsterdamo, de 1883 ĝis 1885 (maldungita pro politikaj agoj)
  • Tipografo ĉe firmao de Leiter Nijpels en Mastriĥto, de 1883 ĝis 1885
  • Tipografo ĉe firmao de la fratoj Belinfante en Hago, de la 24-a de Aprilo 1886 ĝis la 12-a de Septembro 1889
  • Fondinto, redaktoro, kaj presisto de De Volkstribuun (esperante La Popoltribuno) en Mastriĥto, ekde 1890
  • Propagandisto socialdemokrata en interalie Bruselo, Houthem, Hago kaj Maassluis, ĉirkaŭ 1890 ĝis 1897
  • Ĉefredaktoro de De Sociaaldemocraat (esperante La Socialdemokrato) en Roterdamo, de 1897 ĝis 1899
  • Korespondisto de la ĵurnalo Het Volk en Parizo, ekde 1899
  • Kunlaboranto de Leipziger Volkszeitung (esperante Popolĵurnalo de Leipzig) kaj de Hamburger Echo (esperante Eĥo de Hamburgo), de 1899 ĝis 1901
  • Redaktoro pri alilandoj ĉe Het Volk, de 1901 ĝis 1907
  • Redaktoro pri politiko ĉe Het Volk, de 1907 ĝis 1914

Politikista redakti

  • Ano de la Municipa Konsilio de Amsterdamo, de la 8-a de Junio 1906 ĝis la 12-a de Novembro 1924
  • Ano de la Provincaj Statoj de Norda Holando por la elektodistrikto Amsterdamo IX, de la 25-a de Junio 1907 ĝis la 4-a de Decembro 1917
  • Ano de la Dua Ĉambro de la Ĝeneralaj Statoj por la elektodistrikto Amsterdamo IX, de la 21-a de Septembro 1909 ĝis la 1-a de Oktobro 1915
  • Skabeno (pri publikaj laboroj kaj komercaj instalaĵoj) de la municipo Amsterdamo, de la 9-a de Septembro 1914 ĝis la 30-a de Oktobro 1918
  • Ano de la Unua Ĉambro de la Ĝeneralaj Statoj por Norda Holando, de la 27-a de Novembro 1917 ĝis la 25-a de Julio 1922
  • Skabeno (pri financoj kaj municipaj firmoj) de la municipo Amsterdamo, de la 30-a de Oktobro 1918 ĝis la 2-a de Septembro 1919
  • Skabeno (pri edukado, civila registrado kaj artaj aferoj) de la municipo Amsterdamo, de la 17-a de Junio 1921 ĝis la 10-a de Januaro 1923
  • Ano de la Dua Ĉambro de la Ĝeneralaj Statoj, de la 25-a de Julio 1922 ĝis la 8-a de Junio 1937
  • Ano de la Municipa Konsilio de Hago, de la 6-a de Septembro 1927 ĝis la 5-a de Septembro 1939

Partiana redakti

  • Propagandisto de la Socialdemokrata Ligo tra Nederlando kaj Belgio
  • Partiestrarano SDAP, de 1894 ĝis 1899
  • Prezidanto SDAP, de 1897 ĝis 1899
  • Ĉefpartiestrarano SDAP, de 1899 ĝis 1906
  • Prezidanto SDAP, de Aprilo 1906 ĝis la 5-a de Aprilo 1926
  • Vicprezidento SDAP en la Dua Ĉambro de la Ĝeneralaj Statoj, de la 15-a de September 1925 ĝis Majo 1937
  • Ĉefpartiestrarano SDAP, de Aprilo 1926 ĝis 1939
  • Frakciprezidanto SDAP en la Municipa Konsilio de Hago, de Septembro 1927 ĝis Septembro 1939

Vidu ankaŭ redakti