Záhradné
Záhradné, hungare Szedikert [sedikert] estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. La historia slovaka loknomo estis Sedikert.
Záhradné | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Prešov | ||
Distrikto | Prešov | ||
Poŝtkodo | 082 16 | ||
Aŭtokodo | PO | ||
Telefonkodo | ++421-51-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 941 (en 2 010) | ||
Loĝdenso | 126 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 49°05′20″N 21°16′00″O / 49.08889°N, 21.266667°O (mapo) Koordinatoj: 49°05′20″N 21°16′00″O / 49.08889°N, 21.266667°O (mapo) | ||
Alto | 313 m s.m. | ||
Areo | 9 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Záhradné [+] | |||
Geografio redakti
Záhradné situas laŭ flankovojoj. Prešov troviĝas je 10 km-oj.
Historio redakti
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1285 laŭ tiama hungara ortografio "Scegekerthe". En 1427 39 familioj pagis impostojn. En 1787 403 vilaĝanoj loĝis en 52 domoj, en 1828 544 vilaĝanoj en 70 domoj. Lernejo ekfunkciis en 1850. Fine de la 19-a jarcento ŝtonminejo, brikouzino, muelejo kaj produktejo pri ceramikaĵoj funkciis en la vilaĝo. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Szedikert 557 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros, al distrikto de Eperjes, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1944 pro bomboatako 9 vilaĝanoj mortis. En 2001 vivis en Záhradné 926 homoj, (916 slovakoj).
Vidindaĵoj redakti
Famuloj redakti
En la iama Szedikert naskiĝis hungara episkopo Pál Hoffmann.
Eksteraj ligiloj redakti
Fontoj redakti
- Hungara Vikipedio