Závadka (distrikto Gelnica)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Závadka |
Závadka (hungare Görögfalu germane Trichtbrunn in der Zips) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Závadka | |
hungare: Görögfalu, germane: Trichtbrunn in der Zips | |
municipo | |
Závadka
| |
|
|
Oficiala nomo: Závadka | |
Ŝtato | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Košice |
Distrikto | Distrikto Gelnica |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Montaro | Slovaka ercmontaro |
Situo | Závadka |
- alteco | 819 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 51′ 57″ N 20° 37′ 10″ O / 48.86583 °N, 20.61944 °O (mapo) |
Areo | 22,427 km² (2 242,7 ha) |
Loĝantaro | 590 (31.12.2010) |
Denseco | 26,31 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1352 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 33 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | GL |
NUTS | 526631 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Košice
| |
Vikimedia Komunejo: Závadka District Gelnica | |
Retpaĝo: www.zavadkanaspisi.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiZávadka situas inter montoj, laŭ traira flankovojo. Spišská Nová Ves troviĝas je 21 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1352 en formo "Zavada", sed pli frue en 1270 alvenis ministoj el Nowy Targ. En la 16-a jarcento rutenoj alvenis. En la 18-a jarcento oni minadis tie kupron, oron kaj arĝenton. Post jarcento fornofandejo ekfunkciis. En 1787 loĝis tie 628 vilaĝanoj en 85 domoj, en 1828 685 vilaĝanoj en 105 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Zavadka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Görögfalu 710 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišská Nová Ves, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Dum la 2-a mondomilito la loĝantoj apogis la partizanojn. En 2001 vivis en Závadka 600 homoj, (400 slovakoj, 134 ciganoj, 61 rutenoj).