Zemplínske Hradište
Zemplínske Hradište, hungare Hardicsa (hardiĉa) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov.
- Areo: 20 km²
- Supermara alteco: 104 m
- Loĝantaro: 1150
- Poŝtkodo: 076 01
- Aŭtokodo: TV
- Telefonprefikso: 56
Situo
redaktiZemplínske Hradište situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, Ondava preterfluas, fine de mallonga sakovojo. Trebišov troviĝas 5 km-ojn.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1328. La tataroj detruis la komunumon en a 16-a jarcento. En 1910 loĝis en Hardicsa 1228 da homoj, (914 hungaroj, 267 slovakoj, 10 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon Hardicsa apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Gálszécs, poste al Ĉeĥoslovakio, fine dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Zemplínske Hradište 1201 da homoj, (1117 slovakoj, 67 hungaroj, 5 ukrainoj, po 4 rutenoj kaj ĉeĥoj, po 1 cigano kaj ĉeĥo).