Zeruya Shalev

Zeruya SHALEV (pron. Cruja Ŝalev; naskita la 13-an de aprilo 1959) estas israela verkistino kaj redaktistino de libroj.

Zeruya Shalev
Zeruya Shalev Frankfurter Buchmesse 2015.JPG
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1959 (1959-04-13) (64-jara)
en Kvutzat Kinneret, Flag of Israel.svg Israelo
Lingvoj moderna hebreahebrea [#]
Ŝtataneco Israelo [#]
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo [#]
Familio
Patro Mordechai Shalev [#]
Patrino Rika Shalev [#]
Gefratoj Aner Shalev [#]
Edz(in)o Eyal Megged [#]
Parencoj Meir Shalev • Aharon Szydlowski [#]
Profesio
Okupo verkistoscenaristo • literatura eldonisto • verkisto de porinfana literaturo [#]
Verkado
Verkoj The rest of life [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Zeruya Shalev naskiĝis sur Kibuco Kinneret. Ŝi havas MA en Bibliaj studoj kaj laboras kiel literatura redaktoro

StiloRedakti

Shalev verkis ses romanojn, libron de poezio kaj du librojn por infanoj. Ŝia romanoj Ama Vivo, Edzo kaj Edzino, Thera, La Restaĵoj de Amo kaj Doloro ricevis kritikan aklamon kaj en Israelo kaj eksterlande. Ili estis tradukita en 27 lingvoj kaj estis furorlibroj en pluraj landoj [1]. Shalev estis premiita de la Asocio de la Libreldonejoj per Ora kaj Platena Premioj, per la germana Corine Literatura Premio (2001), la franca Amphi Premio kaj la ACUMa premio trifoje (1997, 2003, 2005). En 2012, Shalev estis premiita per la Welt Literaturpreis de la germana ĵurnalo Die Welt pro sia korpo de laboro, aklamanta ŝian grandan magian lingvon.[2]

Edzo kaj Edzino estis nomumita por la franca Femina premio (2002) kaj estas inkluzivita en la franca FNAC listo de la 200 Plej Bonkvalitaj Libroj de la Jardeko.

Ŝia romano Ama Vivo estis rangigita de la germana ĵurnalo Der Spiegel inter la dudek plej bonkvalitaj romanoj de la lasta kvardek jaroj, apud romanoj de Saul Bellow kaj Philip Roth. Ĝi estis adaptita por kino kiel Ama Vivo (germana titolo Liebesleben), nome germana/israela filmo de 2007 reĝisorita de Maria Schrader.

En 2001, ŝi ricevis la Corine Literaturan Premion pro Mann und Frau. En 2014, ŝia La Restaĵoj de Amo gajnis la Prix Femina étranger. En 2019, ŝi gajnis la Jan Michalski Premion pro sia tutnova Doloro.[3]

ReferencojRedakti

  1. Zeruya Shalev. The Institute for the Translation of Hebrew Literature.
  2. Benjamin Weinthal. "German paper awards J'lem author literary prize", 11a de Novembro 2012.
  3. Jan Michalski Prize for Literature, 2019 Edition. Jan Michalski Foundation.