Hochwald SO

(Alidirektita el Ziegelschüren)
Disambig.svg - La mallongigo SO en Hochwald SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hochwald..

Hochwald estas komunumo en la distrikto Dorneck en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 244 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Hochwald
Blazono de Hochwald
Blazono de Hochwald
Preĝejo de Hochwald
Preĝejo de Hochwald
Kantono Soloturno
Distrikto Dorneck
Geografia situo CH1903: 615206 / 256260 (mapo)47.4569444444447.6402777777778Koordinatoj: 47° 27′ N, 7° 38′ O; CH1903: 615206 / 256260 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1244
Areo 8,28 km²
Alteco 620 m super marnivelo
Poŝtkodo 4146
Komunumkodo 2475
Mapo de Hochwald
Mapo de Hochwald
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Hochwald situas en la Nigrobubolando proksimume 12 kilometrojn sudoriente de la urbo Bazelo ĉe la norda flanko de Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Hochwald mem la setlejoj Nättenberg kaj Ziegelschüren. La teritorio de la komunumo kovras areon de 8,28 km², de kiuj 45% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo, kaj 85% por setlado. [1]

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Hochwald limas en nordo al Dornach, en nordoriento al Gempen, en oriento al Büren, en sudo al Seewen, kaj en okcidento al Duggingen (BL).

TrafikoRedakti

Hochwald situas flanke de la gravaj trafikvojoj ĉe la konekta vojo de Gempen al Seewen. La plej proksima alveturebleco al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas 6 kilometrojn oriente en Liestal tra la ekspresvojo H2. Per la poŝtaŭtolinio de Büren tra Seewen al Dornach la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Hochwald datiĝas el la jaro 1225 kiel in villa Honwalt. En mezepoko la Monaĥejo Schönthal posedis bienojn en Hochwald. La administra bieno, kiu estis posedaĵo de la episkopo de Bazelo estis en la jaro 1373 pandigita al la senjoroj de Ramstein. En la jaro 1509 la epsikopo de Bazelo pandigis la vilaĝon al la urbo Soloturno, kiu en la jaro 1530 aĉetis ankaŭ la ekleziajn interezorajtojn.[2]

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  2. Fonto: Lukas Schenker: Hochwald en Historia Leksikono de Svislando (2007-12-18)

Eksteraj ligilojRedakti