Zoltán Horn, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Horn Zoltán estis hungara kuracisto pri internaj malsanoj, altlerneja instruisto. Lia filo estis András Horn.

Zoltán Horn
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de septembro 1900(nun 1900-09-02)
en  Hungara reĝlando  Aŭstrio-Hungario Márkfalva
Morto la 17-an de aŭgusto 1970
en  Hungario Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Familio
Infano András Horn
Okupo
Okupo kuracisto • internisto • endokrinologo
vdr

Zoltán Horn[1][2] naskiĝis la  2-an de septembro 1900(nun 1900-09-02) en Márkfalva (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Jazernica en Slovakio), li mortis la 17-an de aŭgusto 1970 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Horn maturiĝis en katolika gimnazio en Besztercebánya. Li laboris en farmacia universitata instituto en Pécs inter 1922–1927, dum li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1926. Li estis asistanto en la universitato inter 1927–1933, sed en 1933 li akiris plian diplomon pri internaj malsanoj. Li estis ĉefkuracisto en laboratorio de malsanulejo en Újpest inter 1933-1970, kie li enkondukis sisteman ekzamenan teston pri diabeto la unua en Újpest. La habilitiĝoj okazis en 1945 en Pécs, post 3 jaroj en Budapeŝto. Li estis ĉefkuracisto en laboratorio de hospitalo en Budapeŝto inter 1946-1951, poste li instruis en Budapeŝta Medicina Universitato. Li kandidatiĝis en 1955 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1929, lia edzino naskis en 1934. Li ricevis premion en 1953.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A tápanyagok ún. specifikus dynamiás hatásáról. (kunaŭtoro, 1927)
  • Die lokale Anwendung des A-vitamins in der Wundebehandlung (1934)
  • A cukorbaj kórisméje és kezelésének újabb irányelvei (monografio, 1942)
  • A heparin és dicumarin hatásmódjáról (1949)
  • Az E-vitamin hatása a szénhidrát-anyagcserére (kunaŭtoro, 1953)
  • A postthrombotikus oedemák kezelése panthesinnel és hyderginnel (kunaŭtoro, 1959)
  • A heparin therápiás értékelése (1962)

Fontoj redakti

Referencoj redakti