Zoltán Horváth (reĝisoro)
Zoltán Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Zoltán estis hungara teatra reĝisoro, altlerneja instruisto.
Zoltán Horváth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1928 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de novembro 2018 (90-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1950–1956) |
Okupo | |
Okupo | teatra reĝisoro universitata instruisto |
Zoltán Horváth[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1928 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de novembro 2018.
Biografio
redaktiZoltán Horváth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1951, poste reĝisoran diplomon en Muzikarta Altlernejo de Budapeŝto en 1956. Lia ĉefinstruisto estis Gusztáv Oláh. Li reĝisoris operojn en Teatro Déryné (1956–1958), Teatro Csokonai (Debrecen) (1958–1963), Nacia Teatro (Pécs) (1963–1972), Nacia Teatro (Szeged) (1972–1983). Li estis arta gvidanto de Operetoteatro (Budapeŝto) inter 1983–1988, poste li pensiuliĝis. Li instruis en konservatorio en Szeged, poste en Muzikarta Altlernejo (intertempe jam universitato), pli poste en Universitato de Pécs. Li ricevis premiojn inter 1966-2010. Li edziĝis en 1957, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1957 kaj 1961.
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Giacomo Puccini:
- Tosca (1956, 1998)
- Madama Butterfly (1966)
- La bohème (1972, 1978, 1993)
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Die Entführung aus dem Serail (1957, 1960, 1980)
- Die Zauberflöte (1970, 1978, 1999)
- La geedziĝo de Figaro (1962, 1974-1975)
- Ferenc Lehár:
- A mosoly országa (1958, 1969-1970, 1983)
- A víg özvegy (1990)
- Giuseppe Verdi:
- Rigoletto (1958, 1961, 1967, 1981, 1989-1990, 1992, 1998)
- Aida (1962, 1968, 1973)
- La traviata (1961, 1972, 1976, 1980, 1995)
- Otello (1975)
- Pongrác Kacsóh: János vitéz (1971, 1973)
- Béla Bartók: A kékszakállú herceg vára (1976)
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opera adapto, 1981)