Zoltán Zsebők [ĵebOk] (laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsebõk Zoltán; naskiĝis la 28-an de junio 1908 en Budapeŝto, mortis la 20-an de februaro 1984 samloke) estis hungara kuracisto, radiologo, profesoro, Hungara Scienca Akademio.[1]

Zoltán Zsebők
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1908 (1908-06-28)
en Budapeŝto
Morto 20-an de februaro 1984 (1984-02-20) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo radiologo • kuracisto
vdr

Biografio redakti

Zoltán Zsebők frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934. Post siaj studoj li laboris en Malsanulejo Rókus ĝis 1939, poste li laboris en radiologia instituto. Dum la 2-a mondmilito li estis ĉefkuracisto en tiam hungaraj urboj Munkács kaj Beregszász, en la lastaj urboj jam kiel armea kuracisto. Inter 1945 kaj 1948 li estis subministro apud Erik Molnár. En 1947 li estis nomumita privata profesoro, inter 1948-1962 li estis docento en kliniko, poste li estis klinikestro, ankaŭ publika ordinara profesoro. Li kandidatiĝis en 1952, post 6 jaroj li ricevis premion Kossuth. Li havis postenon ankaŭ en la kalvinana eklezio. Li pensiuliĝis en 1978.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Röntgenanatomie der Neugeborenen- und Säuglingslunge (1958)
  • A radiológia alapvonalai (1973)
  • Lépcsőfokok (1981) - memuaro

Fontoj redakti