Zsolt László
Zsolt László [ĵolt lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo László Zsolt estas hungara aktoro, voĉoaktoro.
Zsolt László | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | László Zsolt |
Naskiĝo | la 31-an de oktobro 1965 en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1989) |
Familio | |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsolt László [1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1965 en Miskolc.
Biografio
redaktiZsolt László akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1989, poste li aliĝis al trupo de Teatro Radnóti. Inter 1994 kaj 1998 li apartenis al Nova Teatro (Budapeŝto), poste 4 jarojn li ne ligiĝis al trupo. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (2002-2013)
- Teatro Vörösmarty (Székesfehérvár) (2013-2016).
Li ofte havas rolojn ankaŭ en filmoj. Ekde 2013 li ankaŭ gitaras en aktora muzika grupo, ekde 2016 li revenis al la Teatro Radnóti. Li ricevis plurajn premiojn. Li havas edzinon, kiu naskis 5 gefilojn.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - spirito, aktoro en Nacia Teatro de Budapeŝto; titolrolo en Nova Teatro
- Reĝo Lear - Edgar en Nacia Teatro de Budapeŝto
- Makbeto - titolrolo en Budapeŝto
- La Venecia Komercisto - Antonio en Budapeŝto
- Rikardo la 3-a - duko Buckhingham en Nacia Teatro de Budapeŝto
- Molière:
- Georgo Dandin - Clitandre en subĉiela teatro de Szentendre
- La Avarulo - Fecske en Teatro Radnóti
- Tartufo - titolrolo en Nacia Teatro de Budapeŝto
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj) en Nacia Teatro de Budapeŝto
- József Katona: Bánk bán - titolrolo en Nacia Teatro de Budapeŝto
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- A legényanya (1988)
- A napfény íze (1999)
- Kaméleon (2008)
- Kút (2016)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Gaudiopolis (1988) -ĉefrolo
- Kisváros (serio, 1993–2001)
- Utolsó órák (2014)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Keanu Reeves, Eric Bana, Ralph Fiennes, Jason Statham kaj aliaj [2]
Fontoj
redakti- oficiala paĝo Arkivigite je 2009-04-27 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- [3]