Ádám Würtz
Ádám Würtz [vurc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Würtz Ádám estis hungara grafikisto, pentristo, ilustristo.
Ádám Würtz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de junio 1927 en Tamási |
Morto | 13-an de majo 1994 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Klára Würtz (en) |
Okupo | |
Okupo | gravuristo per akvaforto desegnisto grafikartisto ilustristo |
Ádám Würtz [1] naskiĝis la 2-an de junio 1927 en Tamási, li mortis la 13-an de majo 1994 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁdám Würtz post lernado eklaboris en presejo, sed hejme li desegnadis. En 1946 li iris al Budapeŝto, kie li frekventis liberan akademion. Liaj plej gravaj instruistoj estis Endre Szervánszky, Gábor Tolnai, János Kmetty, Károly Koffán, András Beck kaj Ferenc Medgyessy. Samtempe vespere li lernis en gimnazio. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1953. Liaj majstroj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Sándor Bortnyik kaj Bertalan Pór. En la sekvaj jaroj aŭ jardekoj li studvojaĝis al Sovetunio, Aŭstrio, Rumanio, Grekio, Italio, Ĉinio, Svislando, Anglio, Pollando kaj Germanio. Post siaj studoj li kreis grafikoserion pri konstruado de Sztálinváros. En la sama jaro li ricevis mendon pri libroilustraĵoj, tiu laboro iĝis konstanta. Liaj pentraĵoj en aŭkcioj ne aperas, nur la grafikaĵoj. Li ricevis premiojn inter 1957-1986. Li edziĝis en 1955, lia edzino naskis trifoje.
El solaj ekspozicioj
redaktiElektitaj libroilustraĵoj
redakti- Mihály Babits: Jónás könyve (1966)
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta (1969)
- Somermeznokta sonĝo (1972)
- Sándor Petőfi: János vitéz (1976)
- La Sep Reĝidoj (Esperanta eldono)
Elektitaj akvafortoj
redakti- A nagy játszma, 1979
- Pietá, 1980
- Pikk dáma, 1980
- Szerenád, 1980
- A varázsló, 1979
- Bábuk cirkusza, 1981
- Disznóvágás, 1954
Lia murpentraĵo
redakti- Mese és mitológia (Veresegyház 1988) [1]
Memorigiloj
redakti- bazlernejo en Tamási portas la nomon Würtz Ádám
- memortabulo en Budapeŝto (2007)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-23 per la retarkivo Wayback Machine