Ágnes Gereben
Ágnes Gereben [Agneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gereben Ágnes estis hungara literaturhistoriisto, altlerneja instruisto, tradukisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kun Miklósné [miklOŝnE].
Ágnes Gereben | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1947 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de marto 2015 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • rusa |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Gyula Juhász Teacher Training College (en) (–1970) Universitato Eötvös Loránd (–1972) |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Kun (historiisto) (1972–2015) |
Okupo | |
Okupo | tradukisto literaturhistoriisto universitata instruisto literaturkritikisto |
Ágnes Gereben[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1947 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de marto 2015 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiÁgnes Gereben akiris pedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged en 1970, poste plian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös post 2 jaroj. Jam ekde 1971 ŝi estis asistanto en Ekonomia Universitato Károly Marx. Inter 1982-1987 ŝi estis docento en Universitato de Pécs. Ŝi kandidatiĝis en 1983 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1985 ŝi instruis ankaŭ en Universitato Loránd Eötvös, la habilitiĝo okazis en 1999. Ŝi prezentis programojn en Hungara Televizio. Ŝia literatura esplortereno estis la rusa literaturo dum la 20-a jarcento.
Ŝi edziniĝis en 1972. Ŝi ricevis 3 premiojn inter 1986-2011, stipendion inter 2000-2003.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Anton Ĉeĥov világa (monografio, 1980)
- Isaak Babel világa (monografio, 1990)
- Művészet és hatalom. Orosz írók a XX. században. (1998)
- Beszélgetések a Gulagról (2008)
- A FÁK tegnap, ma, holnap. Környezettanulmányok (2011)
- Posztszovjet forgatókönyvek. Utódállamok az ezredforduló után (2014)
Elektitaj tradukaĵoj
redakti- Miĥail Bakunin: Államiság és anarchia (1984)
- Jurij Lotman: Aleksandr Puŝkin (1987)
- Isaak Babel: Odesszai történetek (kuntradukisto, 1995)
Ŝiaj televidaj filmoj
redakti- Befejezetlen múlt
- Barangolások öt kontinensen
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM55832;jsessionid=D4089EB0B72E37EBCE2B21370C7F401F hungarlingva datenaro de muzeo