Ángel Campos Pámpano

Ángel Campos Pámpano (San Vicente de Alcántara 1957, Badajoz 2008) estis hispana poeto kiu disvastigis grave en sia naskiĝregiono Ekstremaduro kaj en la tuta Hispanio la intereson kaj ĝuon de la portugalaj kulturo kaj literaturo.

Ángel Campos Pámpano
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1957 (1957-05-10)
en San Vicente de Alcántara
Morto 25-an de novembro 2008 (2008-11-25) (51-jaraĝa)
en Badaĥozo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Salamanko vd
Profesio
Okupo tradukisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en la vilaĝo de San Vicente de Alcántara de la provinco de Badajoz, li studis Hispanikon en la Universitato de Salamanko, li estis dum 20 jaroj instruisto en mezlernejoj de Ekstremaduro kaj dum 8 jaroj en la Instituto Español Giner de los Ríos en Lisbono, de kie revenis en 2008 por reeniri al sia tasko en Ekstremaduro. Li helpis la kulturajn kaj poeziajn rilatojn inter la institucioj kaj individuoj de la landlima regiono de Ekstremaduro kaj Portugalio. Li mortis la 25an de novembro de 2008 en Badajoz post suferi operacion: li havis kankron; li estis nur 51jaraĝa.

Lia verko redakti

Korm tradukoj kaj kultura agitado, plej gravas lia poezio de «La ciudad blanca» (La blanka urbo [pri Lisbono]) (1988), de medita, impresiista poezio pri lakontakto kun Portugalio, ties lingvo, kulturo kaj literaturo, ĉefe la poezio, sed ne nur. Sekvis «Siquiera este refugio» (Almenaŭ tiu rifuĝo) (1993), «La voz en espiral» (Spirala voĉo) (1998) kaj «La semilla en la nieve» (La semo en la neĝo) (2004), libro pro kio li ricevis la premion Extremadura a la Creación.

Gravo redakti

Li tradukis hispanen verkojn de aŭtoroj de la portugala literaturo de la 20a jarcento, kiel Fernando Pessoa, Carlos de Oliveira, António Ramos Rosa, Eugénio de Andrade kaj Sophia de Mello, inter aliaj. Lia antologio de Pessoa "Un corazón de nadie" (Nenies koro), publikita lanĉis lin al la intelektaj medioj kaj naciaj kaj internaciaj.

Li fondis kaj redaktoris la revuojn Espacio/Espaço escrito kaj Hablar/Falar de Poesía, kiuj intencis utili kiel ligiloj inter la kulturoj kaj literaturoj de Hispanio (kaj Ekstremaduro) kaj Portugalio.

Ángel Campos prezidentis en la Asociación de Escritores Extremeños. En 1992, li fondis literaturan institucion kiu alportis okdek verkistojn al kulturaj institucioj kaj mezlernejoj de la regiono.

Premioj redakti

  • Premio de traduko Giovanni Pontiero pro sia traduko de Sophia de Melo.
  • Premio Extremadura a la Creación 2005 pro sia libro "La semilla en la nieve".
  • Premio Eduardo Lourenço de Guarda (Portugalujo) (ricevota la 28an de novembro de 2008, sed li mortis du tagojn antaŭe).

Verkaro redakti

  • POEZIO
    • Materia del olvido (1986).
    • La ciudad blanca (1988).
    • Caligrafías (1989). Kunlabore kun la pentristo Javier Fernández de Molina.
    • Siquiera este refugio (1993).
    • Como el color azul de las vocales (1993).
    • De Ángela (1994).
    • La voz en espiral (1998).
    • El cielo casi (1999).
    • El cielo sobre Berlín (1999). Kun serigrafioj de Luis Costillo
    • Jola (2004). Dulingva eldono, kun traduko portugalen de Ruy Ventura kaj fotografioj de Antonio Covarsí.
    • La semilla en la nieve (2004).
  • Tradukado
    • Fernando Pessoa, Odas/Odes de Ricardo Reis ( 1980).
    • Antonio Ramos Rosa, Ciclo del caballo (1985).
    • Mario Neves, La Matanza de Badajoz (1986).
    • Carlos de Oliveira, Micropaisaje (1987).
    • Fernando Pessoa, El marinero ; En la floresta del enajenamiento (1988).
    • Eugénio de Andrade, El otro nombre de la tierra (1989).
    • Antonio Ramos Rosa, Tres lecciones materiales (1990).
    • Adolfo A. Ruy de Moura Belo, País posible (1991).
    • Al Berto, Una existencia de papel (1992).
    • José Saramago, El año de 1993 (1996).
    • Mário de Sá-Carneiro, La confesión de Lucio (1996).
    • Fernando Pessoa, Odas de Ricardo Reis (1998).
    • Fernando Pessoa, Poesías completas de Alberto Caeiro (1997).
    • Fernando Pessoa, Odas de Ricardo Reis (1999).
    • Eugénio de Andrade, La sal de la lengua (1999).
    • Fernando Pessoa, Un corazón de nadie : antología poética (1913-1935) (2001 kaj 2004).
    • Eugénio de Andrade, Todo el oro del día (2004).
    • Eugénio de Andrade, Materia solar y otros libros : obra selecta (1980-2002) (2004).
    • Sofia de Melo Breyner Andresen, Nocturno mediodía : antología poética (1944-2001) (2004).
  • Antologioj
    • Kun Álvaro Valverde eldonis Abierto al aire. Antología de poetas extremeños (1971-1984) (1985).
    • Krom li eldonis Los nombres del mar. Poesía portuguesa 1974-1984. (1985)