Dong Hoi
Dong Hoi - vjetname Đồng Hới estas administra urbo de Provinco Quang Binh, ankaŭ universitata urbego en Vjetnamio.
Dong Hoi | |||
---|---|---|---|
provinca urbo de Vjetnamio urbego vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 160 325 (2013) [+] | ||
Loĝdenso | 1 031 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 17° 29′ N, 106° 36′ O (mapo)17.483333333333106.6Koordinatoj: 17° 29′ N, 106° 36′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 155,54 km² (15 554 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dong Hoi [+] | |||
Bazaj informoj
redaktiGeografio
redaktiĐồng Hới situas laŭ rivero kaj laŭ la Sudĉina Maro en meza parto de la lando. La marbordo estas 12 km. longa. Hue troviĝas en distanco de (en mm-oj) 154, lando Laoso 180, Da Nang 232, Nam Dinh 328, Hai Phong 373, Hanojo 401, Ha Long 416, Qui Nhơn 500, Nha Trang 645, Da Lat 648, Biên Hòa 729, Phan Thiết 747, Ho-Ĉi-Min-urbo 751, Vũng Tàu 797, Long Xuyên 802, Can Tho 836, Rạch Giá 849 km.
Historio
redaktiArkeologia elfosejo en tiu areo pruvis, ke homoj vivis tie jam en la ŝtonepoko. Inter 1558-1775 Vjetnamio estis dividita en du landoj, Đồng Hới estis grava defendejo de la norda parto. Dum la unua Hindoĉinia Milito en la 1950-aj jaroj la loka aerbazo estis uzita fare de la francoj. Dum la Vjetnama milito en 1965 Đồng Hới estis grandparte detruita per bombadoj fare de Usono. En 1972 denove okazis granda batalo inter usonaj ŝipoj kaj vejnamiaj aviadiloj. Post falo de Sajgono en 1975 Quảng Bình provinco estis kunfandita en Bình Tri Thien provinco. En 1990 Bình Tri Thien denove estis disigita en tri provincojn kiel ĝi estis antaŭe. Đồng Hoi tiam iĝis la ĉefurbo de Quảng Bình provinco.
Ekonomio
redaktiEn la ĉirkaŭaĵo de Đồng Hới oni vivas el agrikulturo, en la urbego el industrio, turismo, iom da servoj kaj iomete el agrikulturo. En la urbego La grandurbo 98 hoteloj funkcias.
Trafiko
redaktiĐồng Hới estas atingebla per flugmaŝinoj, aŭtoj, trajnoj kaj ŝipoj. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato
redaktiĐồng Hới situas en musona klimato. En la urbego pluvas en la plena jaro 2090 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter septembro-novembro pluvegas. La meza jara humido estas proksimume 84%.
Vidindaĵoj
redakti- plaĝo
- Nacia parko, samtempe monda heredaĵo 50 km norde
Fontoj
redakti- WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-03-19 per la retarkivo Wayback Machine