Ŝen Kuo (ĉine 沈括, pinjine: Shěn Kuò) (1031-1095) estis ĉina multfakulo kiu estis fizikisto, geologo, astronomo, agronomo, ambasadoro, generalo, matematikisto, kartografo, hidraŭlika inĝeniero, meteologo, botanikisto, zoologo, farmakologo, aŭtoro, kaj burokrato de la registaro de la Dinastio Song (960-1279) en Ĉinio. Ŝen Kuo loĝis en Kiantango, aktuale Hangĝoŭo. En 1063, estante 35-jaraĝa, Ŝen Kuo trapasis sukcese la imperian ekzamenon por eniri en la servon de la registaro. Li iris kiel ambasadoro al la Tanguta Imperio kaj estis ankaŭ en la militoj kontraŭ ili. Li estis la ĉefa administranto de la oficejo de astronomio kaj kanceliero de la akademio de Han-lin. Li estis ankaŭ politika aliancano kaj konfidenculo de la kanceliero Vang Anŝi kaj de la imperiestro Ŝenzong (神宗 Shénzōng; 1067-1085).

Ŝen Kuo
Persona informo
沈括
Naskonomo 沈括
Naskiĝo 30-an de novembro 1030 (1030-11-30)
en Hangĝoŭo, Norda Song-Dinastio
Morto 30-an de novembro 1094 (1094-11-30) (64-jaraĝa)
en Zhenjiang, Norda Song-Dinastio
Lingvoj ĉina vd
Loĝloko Hangĝoŭo vd
Ŝtataneco Dinastio Song vd
Subskribo Ŝen Kuo
Familio
Patro Shen Zhou vd
Profesio
Okupo fizikistokartografo • matematikisto • astronomo • poeto • konstruinĝeniero • diplomato • antropologo • geologopolitikistofilozofoinventistoverkisto • meteologo • apotekistoekonomikisto • astrologo • erudiciulo • botanikistozoologo • entomologo • terfizikisto • klimatologo vd
Laborkampo matematikoastronomiometeologiogeologiozoologioplantosciencofarmakologioagronomioetnografiokartografio vd
Verkado
Verkoj Eseoj de la Sonĝa Rivero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝen Kuo estis la unua kiu priskribis la magnetan kompason en sia libro Mengksi Bitan. Tio okazis unu jarcenton antaŭ Alexander Neckham priskribis ĝin en Eŭropo. Li faris ankaŭ teorion geologian pri la geomorfologio observante la kuŝejojn de ŝlimo, la fosiliojn el maroj kiuj troviĝas sur montoj, kaj la subterajn ŝtoniĝintaj fosiliojn el bambuo trovitaj en regiono kie ne kreskas bambuo. Li priskribis ankaŭ la moveblan tipon de presado el argilo, inventita de la metiisto Bi Ŝeng en la jaroj 1041 kaj 1048. Li plibonigis la inventojn de la armela globuso, de la gnomono, kaj de la klepsidro. Li malkovris la koncepton astronomian de la vera nordo, kaj asertis, ke la Suno kaj la Luno estas sferaj, kaj tute ne ebenaj, uzante la observadon de la suna kaj luna eklipsoj. Li faris du atlasojn, kaj kreis geografian tridimensian mapon. Li estis ankaŭ la unua en Ĉinio kiu priskribis la sekan digon por la riparado de ŝipoj. Li reformis la ĉinan kalendaron baze sur observoj astronomiaj precizaj kiujn li faris dum monatoj.

Ŝen Kuo vivis fine de sia vivo kelkajn jarojn izole, en sia hejmo kiu havis distran ĝardenon, ĉe Ĉĵencjan, provinco Ĝjangsuo. Lia tombo estas en la zono de Ĝuhango de Hangĝoŭo, kiu ĵus pro iniciato de la ĉina registaro rekonstruiĝis entute en septembro 2001.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti