Šumiac (hungare Királyhegyalja [kirAjhedjalja]) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1889 la oficiala hungara loknomo estis Sumjácz, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis hungarecan nomon.

Šumiac
hungare: Királyhegyalja, germane: Königsberg bei Großrauschenbach
municipo
Šumiac vintre 2012
Oficiala nomo: Šumiac
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Brezno
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horehronie
Montaro Malaltaj Tatroj
Loka parto Červená Skala
Situo Šumiac
 - alteco 880 m s. m.
 - koordinatoj 48° 50′ 21″ N 20° 07′ 46″ O / 48.83917 °N, 20.12944 °O / 48.83917; 20.12944 (mapo)
Areo 81,7649 km² (8 176,49 ha)
Loĝantaro 1 334 (31.12.2011)
Denseco 16,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1573
Plej facila aliro Kráľova hoľa
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 976 71
Telefona antaŭkodo +421 48
Aŭtokodoj BR
NUTS 509043
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Šumiac
Retpaĝo: www.sumiac.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Šumiac situas en valo de rojo, fine de mallonga sakovojo. Brezno troviĝas 40 km.

Historio redakti

Paŝtistoj fondis la vilaĝon en la 15-a jarcento, kiun la turkoj bruldetruis en 1548. En la 17-a jarcento vitrofarejo kaj lignosegejo funkciis. Baldaŭe la loĝantoj okupiĝis pri farado de karbetoj. En 1828 vivis tie en 158 domoj 1846 homoj. En 1898 incendio okazis. En 1910 loĝis en Királyhegyalja 2558 homoj, (2245 slovakoj, 273 hungaroj, 3 germanoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Vaľkovňa, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Šumiac 1479 homoj (1228 slovakoj, 242 ciganoj, 4 ĉeĥoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti