114991 Balázs

asteroido

114991 Balázs estas tre malgranda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbita resonanco 1:2 kun Marso.

114991 Balázs
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 114991 Balázs
Aliaj nomoj 2003 QY69
Nomita laŭ Lajos Balázs vd
Malkovro
Malkovrintoj Sipőcz Brigitta kaj
Sárneczky Krisztián
Dato de malkovro 26-a de aŭgusto 2003
Loko de malkovro Mátraszentimre (Hungario)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
414,904 Gm (2,773 AU)
383,222 Gm (2,562 AU)
446,587 Gm (2,985 AU)
Discentreco 0,07636
Meza anomaliangulo 212,448°
Epoko 31-a de majo 2020
Klinangulo 4,345°
Periodo 1687,067 tagoj (4,619 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
353,685°
Argum. de periapsido 351,566°
Terdistanco
- Minimuma

232,523 Gm (1,554 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,576 ± 0,340 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,044 ± 0,006
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,9
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 26-an de aŭgusto 2003 de la hungaraj geastronomoj Sipőcz Brigitta kaj Sárneczky Krisztián elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio, proksime de Mátraszentimre (Hungario).

Nomo redakti

Ĝi estis nomita en honoro de la hungara fizikisto kaj astronomo Lajos Balázs (astronomo), direktoro de la Observatorio de Konkoly de 1996. Lia ĉefa kampo de esploroj estas la studo pri statistikaj fenomenoj en astronomio kun ĉefa apliko al la gamo-radiaj ekbriloj, la interstela materio kaj la formiĝo de la steloj. Li estis kunmalkovrinto de la supernovao 1969B.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (114001–115000)Poste:
114990 Szeidl114991 Balázs(114992) 2003 QG70