Krisztián Sárneczky

hungara astronomo
(Alidirektita el Sárneczky Krisztián)

Krisztián Sárneczky [kristiAn ŝArnecki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sárneczky Krisztián estas hungara instruisto, amatora astronomo, kaj astrofotisto en la Konkoly Observatorio.

Krisztián Sárneczky
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1974 (1974-11-06) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Infano 1
Okupo
Okupo astronomoinstruisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
TTT
Retejo http://titan.physx.u-szeged.hu/~sky/
vdr
Krisztián Sárneczky

Krisztián Sárneczky naskiĝis la 6-a de novembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Krisztián Sárneczky estas ano de la konsilantaro de la Astronomia Hungara Asocio (Magyar Csillagászati Egyesület) kaj de la American Association of Variable Star Observers.

En 1990, li fariĝis kunordiganto de la Sekcio pri Kometoj de la Astronomia Hungara Asocio. En 1994 li iĝis ano de la Plenuma Komitato kaj en 1996 li estis nomumita sekretario. En 1996 li ankaŭ aniĝis al la American Association of Variable Star Observers.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 180 asteroidojn[1] inter 2000 kaj 2010.

La asteroido 10258 Sárneczky estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti