132 Etro

asteroido

132 Etro estas ne tre granda, meze hela asteroido de la asteroida zono.

132 Etro
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 132 Aethra
Aliaj nomoj A922 XB; 1949 MD;
1953 LF
Nomita laŭ Etro vd
Malkovro
Malkovrinto James Craig Watson
Dato de malkovro 13-a de junio 1873
Loko de malkovro Ann Arbor (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
390,199 Gm (2,608 AU)
238,558 Gm (1,595 AU)
541,841 Gm (3,622 AU)
Discentreco 0,389
Meza anomaliangulo 89,813°
Klinangulo 25,055°
Periodo 1 538,652 tagoj (4,21 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,72 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
258,945°
Argum. de periapsido 254,330°
Fizikaj ecoj
Diametro 42,87 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
8,2 × 1016 kg
~2 000 kg/m3 ?
0,012 m/s²
23 m/s
Rotacia periodo 0,2153 tago (5,168 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 168 K
Geometria albedo 0,199
Observaj ecoj
Spektroklaso M
Absoluta magnitudo 9,21
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estas malkovrita de la usona astronomo James Craig Watson de la observatorio de Ann Arbor, (Miĉigano, Usono) la 13-an de junio 1873.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de Etro, filino de Piteo, reĝo de Trezeno. Ŝi estis la patrino de Tezeo en la helena mitologio.

Orbito redakti

Ĝi havas tre discentran kaj tre klinitan orbiton, kies perihelio estas pli malgranda ol tiu de la orbito de Marso. Ĝi do pli proksimiĝas al Suno ol Marso. Ĝi estas la unua trovita marsrenkonta asteroido. Ĝi tamen neniel minacas Marson ĉar ĝia orbito, tre klinita, nenie renkontas tiun de Marso.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
131 Vala132 Etro133 Cireno