133P/Elst-Pizarro

asteroido

133P/Elst–Pizarro estas malgranda korpo de la asteroida zono, malkovrita la 14-an de julio 1996 de la belga astronomo Eric Walter Elst kaj de la ĉilia astronomo Guido Pizarro elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

133P/Elst–Pizarro
7968 Elst-Pizarro
perioda kometo
asteroidoperioda kometo
Oficiala nomo 133P/Elst–Pizarro
Aliaj nomoj 1996 N2 ; 133P ;
1979 OW7
Nomita laŭ Eric Walter Elst, Guido Pizarro vd
Malkovro
Malkovrintoj Eric Walter Elst kaj
Guido Pizarro
Dato de malkovro 14-a de julio 1996
Loko de malkovro La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
472,785 Gm (3,160 AU)
396,429 Gm (2,650 AU)
549,142 Gm (3,671 AU)
Discentreco 0,162
Meza anomaliangulo 11,941°
Klinangulo 1,387°
Periodo 2052,139 tagoj (5,618 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
160,149°
Argum. de periapsido 132,152°
Terdistanco
- Minimuma

Gm (3,471 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 3,8 ± 0,6 km[1]
Rotacia periodo 0,1446 tago (3,471 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,05 ± 0,02[1]
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 14,0
Videbla magnitudo 22,27 vd
vdr

Ĝi montras ecojn ambaŭe de asteroido kaj kometo kaj estas la prototipo de la ĉefzonaj kometoj. Ĝia orbito estas ene de la ĉefa asteroida zono, tamen ĝi montris polvan kometan voston dum sia paso ĉe perihelio en 1996, 2001, kaj 2007.

  • Kiel kometo, ĝi estas formale nomita 133P/Elst–Pizarro, laŭ la nomoj de ĝiaj kun-malkovrintoj.
  • Kiel asteroido, ĝi estas formale nomita 7968 Elst-Pizarro

Ĝi estas ano de la temisa familio.

Elst-Pizarro estis unuafoje observita la 24-a de julio 1979 de M. R. S. Hawkins kaj Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring[2][3] kiel asteroido sub la nomo de 1979 OW7, ĝia bildo sur fotografia plato aspektis tute punkta. Ĝia orbito restas tute inter la orbitoj de Marso kaj de Jupitero, kun discentreco 0,165, tipa de la ĉefzonaj asteroidoj. Tamen, fotografioj faritaj de Eric Walter Elst kaj Guido Pizarro en 1996 kiam la objekto estis proksime de sia perihelio , klare montras kometan voston. Ĉar ĉi-tiu ne estas normala por asteroidoj, ili suspektis ke Elst-Pizarro havas malsaman, probable glacian, komponiĝon. La kometo de Elst-Pizarro estis unue malkovrita la 7-an de aŭgusto 1996 kiam linio da polvo estis observita.[4]

Poste, je la sekvanta perihelio en novembro 2001, la kometa aktiveco aperis denove, kaj daŭris dum 5 monatoj.

Oni konas nun sep aliaj objektoj ambaŭe kometoj kaj asteroidoj[5] :

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7967 Beny7968 Elst-Pizarro(7969) 1997 RP3
Antaŭe:Numeritaj periodaj kometojPoste:
132P/Helin–Roman–Alu133P/Elst-Pizarro134P/Kowal-Vávrová