Malfermi la ĉefan menuon

1870 Glaŭkoso

asteroido

1870 Glaŭkoso estas malbone konata troja asteroido kiu orbitas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Jupitero-Suno, tiel nomata "Troja Tendaro".

1870 Glaŭkoso
asteroido
Oficiala nomo 1870 Glaukos
Aliaj nomoj 1971 FE ; 1976 SM
Historio
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro
Loko de malkovro
24-a de marto 1971
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
785,877 Gm (5,253 AU)
759,599 Gm (5,078 AU)
812,156 Gm (5,429 AU)
Discentreco 0,0334
Meza anomaliangulo 0,681°
Klinangulo 6,574°
Periodo 4397,870 tagoj (12,041 jaroj)
Meza cirkulrapido 12,99 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
176,292°
Argum. de periapsido 131,755°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 10,5
Information icon.svg
vdr

Fotita la 24-an de marto 1971 de la usona astronomo Tom Gehrels per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar, ĝi estis malkovrita de la geedzoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld, de la observatorio de Leiden, post ekzameno de la fotaj platoj senditaj en Nederlandon.

Ĝi ricevis la nomon de Glaŭkoso, kiu estis ĉu unu filo de Priamo, ĉu filo de Hipoloko, kaj troja batalinto en la Troja milito.

Eksteraj ligilojRedakti