1871 Astjanakso
1871 Astjanakso estas malbone konata troja asteroido kiu orbitas proksime de la punkto de Lagrange L5 de la sistemo Jupitero-Suno, tiel nomata "Troja Tendaro".[1]
1871 Astjanakso | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 1871 Astyanax |
Aliaj nomoj | 1971 FF |
Historio | |
Malkovrintoj | Tom Gehrels I. van Houten-Groeneveld C. J. van Houten |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
24-a de marto 1971 Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
788,462 Gm (5,271 AU) 761,232 Gm (5,089 AU) 815,693 Gm (5,453 AU) |
Discentreco | 0,0345 |
Meza anomaliangulo | 330,413° |
Klinangulo | 8,591° |
Periodo | 4419,588 tagoj (12,100 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 12,95 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
145,768° |
Argum. de periapsido | 166,200° |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 11,0 |
Ĝi estis fotita la 24-an de marto 1971 en la kadro de la Palomar-Leiden Trojan Survey de la usona astronomo Tom Gehrels per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Observatorio de la Monto Palomar, ĝi estis malkovrita de la geedzoj Cornelis Johannes van Houten kaj Ingrid van Houten-Groeneveld, de la observatorio de Leiden, post ekzameno de la fotaj platoj senditaj en Nederlandon.
Ĝi ricevis la nomon de Astjanakso, filo de Hektoro kaj Andromaka. Kvankam li estis, en la Iliado, tro juna por partopreni al la Troja milito, li estis mortigita fare de Neoptolemo dum la forrabo de Trojo.
Notoj kaj referencojRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- angle 1871 Astyanax : Parametroj kaj simulado de orbito (JAVA necesa)
- angle Slipo de (1871) Astyanax (de IAU Minor Planet Center)
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1001 - 2000) | Poste: |
---|---|---|
1870 Glaŭkoso | 1871 Astjanakso | 1872 Helenoso |