2101 Adoniso

asteroido

2101 Adoniso estas tre malgranda Apolona asteroido.

2101 Adoniso
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 2101 Adonis
Aliaj nomoj 1936 CA
Nomita laŭ Adoniso vd
Malkovro
Malkovrinto Eugène Delporte
Dato de malkovro 12-a de februaro 1936
Loko de malkovro Uccle
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
280,435 Gm (1,875 AU)
66,186 Gm (0,4424 AU)
494,684 Gm (3,307 AU)
Discentreco 0,764
Meza anomaliangulo 33,666°
Klinangulo 1,334°
Periodo 937,472 tagoj (2,567 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,76 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
349,968°
Argum. de periapsido 43,103°
Terdistanco
- Minimuma

2 217 539 km (0,01482 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 0,6 km
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,2 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 18,7
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita la 12-an de februaro 1936 de la belga astronomo Eugène Joseph Delporte elde la Reĝa observatorio de Belgio en Uccle (Belgio).

Post ĝia malkovro, ĝi estis perdita kaj retrovita nur en 1977 de la usona astronomo Charles T. Kowal.

Nomo redakti

Ĝi ricevis la nomon de la belulo Adoniso, de la helena mitologio.

Orbito redakti

2101 Adoniso estas la dua malkovrita Apolona asteroido, post 1862 Apolono mem. La perihelio de ĝia discentra orbito situas inter la orbitoj de Merkuro kaj Venuso, ĝia aphelio gvidas ĝin al la ekstera asteroida zono; ĝi do estas venusrenkonta, terrenkonta, kaj marsrenkonta asteroido.

Ĝi povas proksimi al 4,973 milionoj da km de Marso kaj 5,118 milionoj da km de Venuso.

2101 Adoniso en fikcio redakti

Adoniso aperas en la Aventuro de Tinĉjo: "Esplorantoj sur la Luno". Kiam la raketo de la profesoro Sungirul' pasas proksime de tiu asteroido, la Kapitano Hadoko, ebria, faras neantaŭviditan eksterveturilan eliron kaj eskapas de malmulte iĝi satelito de Adoniso.

Tamen tiu epizodo ne estas science ekzakta: 2101 Adoniso neniam pasas inter Tero kaj Luno; la distanco Tero-Luno estas ĉirkaŭ 400 000 kilometroj, kaj Adoniso pasas plej proksime je 2 milionoj da km de Tero.

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (2001 - 3000)Poste:
2100 Ra-Shalom2101 Adoniso2102 Tantalo