21873 Jindřichůvhradec

asteroido de la asteroida zono

21873 Jindřichůvhradec estas malrapide rotacianta asteroido de la asteroida zono malkovrita la 29-an de oktobro 1999 de la ĉeĥaj geedzoj geastronomoj Jana Tichá kaj Miloš Tichý elde la Observatorio Kleť, apud České Budějovice en Ĉeĥio.

21873 Jindřichůvhradec
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 21873 Jindřichůvhradec
Aliaj nomoj 1999 UU3; 1982 SN8;
1988 XA5
Nomita laŭ Jindřichův Hradec vd
Malkovro
Malkovrintoj J. Tichá kaj M. Tichý
Dato de malkovro 29-a de oktobro 1999
Loko de malkovro České Budějovice (Ĉeĥio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
471,746 Gm (3,153 AU)
374,052 Gm (2,500 AU)
569,440 Gm (3,806 AU)
Discentreco 0,2071
Meza anomaliangulo 343,656°
Klinangulo 4,462°
Periodo 2045,374 tagoj (5,600 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,781 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
238,029°
Argum. de periapsido 131,023°
Terdistanco
- Minimuma

224,554 Gm (1,501 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 7,183 km vd
Rotacia periodo ~2,1 tagoj (~50,6 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,237 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,1
vdr

Ĝi ŝuldas sian nomon al la plaĉanta sudbohemia urbo Jindřichův Hradec fondita en la 13-a jarcento, konata pro la tiea renesanca kastelo kaj la preposta gotika kirko situanta precize sur la dek-kvina meridiano oriente de Greenwich, kiel montras linio tra ĝia pavimo.

Eksteraj ligiloj

redakti
Antaŭe:Listo de asteroidoj (21001 - 22000)Poste:
(21872) 1999 UP321873 Jindřichůvhradec(21874) 1999 UB6