349 Dembowska

asteroido

349 Dembowska estas granda, tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono.

349 Dembowska
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 349 Dembowska
Aliaj nomoj 1892 T
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Herkules Dembowski vd
Malkovro
Malkovrinto Auguste Charlois
Dato de malkovro 9-a de decembro 1892
Loko de malkovro Nico
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
437,548 Gm (2,925 AU)
399,267 Gm (2,669 AU)
475,829 Gm (3,181 AU)
Discentreco 0,087
Meza anomaliangulo 237,297°
Klinangulo 8,257°
Periodo 1827,009 tagoj (5,002 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,38 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
32,501°
Argum. de periapsido 347,410°
Fizikaj ecoj
Diametro 139,8 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
2,86 × 1018 kg
~ 2 000 kg/m3 ?
0,0391 m/s²
0,0739 km/s
Rotacia periodo 0,1959 tago (4,701 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 148 K
Geometria albedo 0,384
Observaj ecoj
Spektroklaso R
Absoluta magnitudo 5,93
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la franca astronomo Auguste Charlois elde la observatorio de Nico, la 9-a de decembro 1892.

Nomo redakti

Ĝia nomo honoras la italan astronomon Herkules Dembowski (18121881).

Ecoj redakti

Ĝi estas unu el plej hela inter la grandaj asteroidoj de diametro pli granda ol 75 km: Nur 4 Vesta havas pli grandan albedon[1]. Ĝi estas R-tipa asteroido, pro la ĉeesto de spektraj linioj de la olivino kaj pirokseno, kaj malmulte da metalo. Ĝi eble suferis planedan diferenciĝon.

Orbito redakti

Ĝi orbitas tuj antaŭ la orbita resonanco 7:3 kun Jupitero. Ĝi ŝajnas havi, kiel 16 Psiĥo, resonancon kun Tero: ĉiuj kvin jaroj, 349 Dembowska kaj 16 Psiĥo retrovas preskaŭ ekzakte la saman pozicion relative al Tero kaj Suno.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
348 May349 Dembowska350 Ornamenta