6-a simfonio (Mahler)

La 6-a simfonio en a-minora de Gustav Mahler estas simfonio por granda orkestro (se aldono de kantvoĉoj). Mahler komponis ĝin inter 1903 kaj 1905. Foje oni nomas ĝin per la kromnomo „tragika simfonio“. La prezentado daŭras ĉ. 85 minutojn.

Verkpriskribo redakti

La komponaĵo konsistas el jenaj kvar movimentoj (pri la problemo de la movimenta sinsekvo vd. malsupre):

  1. Allegro energico, ma non troppo. impetega, sed kerna.
  2. Andante moderato
  3. Skerco: Masive
  4. Finalo: Sostenuto – Allegro moderato – Allegro energico

Laŭforme ĉi tiu simfonio estas tradicia, ĝi havas kvar movimentojn kiel la klasikaj simfonioj de Haydn. Ankaŭ ĝenro kaj karaktero laŭas la klasikan formon: La eksteraj movimentoj en la sonata formo ĉirkaŭas la internajn movimentojn, andante sekvata de skerco.

La unua movimento estas marŝeca saŭ sono kaj enhavas la unuan motivon, konsistan el a-minora trisono. Ĉi tiu motivo, plurfoje rigardita kiel iaspeca „sortomotivo“, aperas ankaŭ, kvankam iom pli kaŝe, en la aliaj movimentoj.   Motivo de la 1-a movimento

La Andante estas la trankvilejo de ĉi tiu simfonio, ĝi pŝas sen aŭdebla hasto. La temo de ĉi tiu movimento staras en E♭-maĵoro. La orkestrado estas pli modera kaj pli retenema.

La skerco reekprenas la marŝritmon de la unua movimento. Ĝia trio en la mezoparto estas ritme malregula kaj pli mola.

La lasta movimento formas iaspecan pliampleksigitan sonatoformon pregitan per ŝanĝoj de tempo kaj humoro. En ĉi tiu movimento aperas la timoj de Mahler pri malsukceso, kiuj ankaŭ troviĝas en lia voĉkanta ciklo Kindertotenlieder.

La verko estas unika el inter la simfonioj de Mahler, ĉar ĝi finiĝas tragika. Ĉiuj aliaj simfonioj finiĝas en pli granda "kontenteco" escepte la 9-an simfonion, kiu finiĝas en iaspeca trankvila „rezigno“. Ĝi lokas enmeze de la tri nure instrumentaj simfonioj no. 57. La tragika sono de la sesa simfonio estas neatendenda, se oni rigardas la biografion de Mahler: En 1902 li geedziĝis kun Alma Schindler kaj fariĝis patro de du filinoj. Pro sia malgaja etoso ĉi tiu simfonio en la repertuaro de la orkestroj ne estas la plej ŝatata simfonio de Mahler. Multaj tamen nomas ĝin unu el la plej bonaj de, kaj Alban Berg kaj ankaŭ Anton Webern laŭdis kaj ŝatis ĉi tiun simfonion.

La sono de martelo, kiu aŭdeblas en la lasta movimento de la simfonio tri fojojn, laŭ Mahler devis havi mallongan kaj fortan, nemetalan karakteron. Ĉi tiu postulo de Mahler kaŭzis kelkajn problemojn por la prezentado-praktiko, ĉar senresonanca martelo estas aŭdebla nur en proksimeco al la scenejo. Nuntempe oni uzas kutime grandan lignan, kavan keston, iaspeca „ligna lavmaŝino“, kiu estas ekfrapita per granda martelo. Ankaŭ Alban Berg uzis ĉi tiun instrumenton en siaj 3 orkestropecoj, opus 6.

Historio redakti

La unua prezentado de la simfonio okazis la 27-an de majo 1906 sub direktado de Mahler en la koncertejo Saalbau Essen kiel kulmino de la tonartista festivalo. Mahler direktis krom la unua prezentado nur du pluajn prezentadojn de la verko: en Munkeno la 8-an de novembro 1906 kaj en Vieno la 4-an de januaro 1907.

La kromnomo „tragika simfonio“ redakti

Nur ĉe la viena prezentado de la 4-a de januaro 1907, la lasta prezentado, kiun Mahler mem dirigentis, la simfonio estis nomata sur la programfolio kun la subtitolo „tragika“. La dirigento Bruno Walter asertis, ke Mahler mem nomis la simfonion la tragika. [1] Ĉar pluajn pruvoj por tio mankas, la aŭtenteco de ĉi tiu serto estas tamen pridisputata. Ĉiukaze Mahler konis ĉi tiun nomadon. Ĉar Mahler neniam enigis tiun nomadon en la presadojn de la partituro kaj ankaŭ je aliaj verkoj tendencis, poste reekprenis programecajn titolojn, oni kutime en la serioza literaturo pri ĉi tiu verko – male al multaj lumdiskaj sonregistraĵoj – ne uzas tiun nomon.

La problemo de la movimenta sinsekvo redakti

Kelka konfuzo ekzistas pri la demando, kiun sinsekvon de la du mezaj movimentoj de la verko Mahler fakte intencis. Komence Mahler volis meti la skercon antaŭ la movimenton andante moderato, kaj en ĉi tiu formo ja aperis la unua presado de la simfonio en la eldonejo C. F. Kahnt. Jam antaŭ la unua prezentado en la jaro 1906 Mahler decidis ŝanĝi la sinsekvon en andante – skerco, kaj li preskribis al la eldonejo, konatigi tion per aldonita eratumo-folieto. Mahler mem dirigentis ĉi tiun verkon ĉiam nur laŭ tiu formo, kaj ankaŭ aliaj dirigentoj dum la vivotempo de Mahlers prezentis ĝin laŭ tiu sinsekvo. Tio ŝanĝiĝis en 1919, kiam dirigento Willem Mengelberg demandis la vidvinon de Mahler, Alma, pri la ĝusta sinsekvo. Alma – ne ĉiam la plej fidinda fonto, se temas pri Gustav Mahler – respondis per telegramo, la ĝusta sinsekvo estas skerco, tiam andante. Ankaŭ la unua kritika eldono de la kompleta verkaro (1963) prezentas la simfonion en la sinsekvo skerco – andante, tamen la opinio, esprimita de eldonisto Erwin Ratz, ke Mahler ŝanĝis sian opinion pri la sinsekvo pluan fojon, neniam estis dokumentebla per fontoj. Pro tiu kaŭzo la noveldono de la partituro en la kritika eldono de la kompleta verkaro de 1998 restarigis la sinsekvon andante – skerco, kio estas la lasta per fontoj pruvebla opinio de Mahler pri ĉi tiu demando. [2] Ĉar tamen prezentonotoj, baziĝantaj sur la pli malnova eldono, ĉe multaj orkestroj estas disvastigitaj kaj ja pro alkutimiĝo al la tradicio, multaj interpretistoj ankaŭ nuntempe decidiĝas plejmulte por la prezentado de la simfonio laŭ la sinsekvo skerco – andante.

La tria martelbato redakti

Alma Mahler diris, ke sia edzo poste estis faligita per tri sortobatoj, el kiuj unu estis la morto de lia filino. Ŝi rilatigis ĉi tiujn sortobatojn kun la trifoja eksonado de la martelo en la lasta movimento de la 6-a simfonio. Per tio ŝi vidas la martelbatojn kiel iaspeca aŭgurado pri la posta sorto de Gustav Mahler. La komence trian martelbaton en takto 783 Mahler forstrekis en 1907 dum revido de la simfonio, sed la eldonistoj reenmetis ĝin en la kritika eldono de la kompleta verkaro de Gustav Mahler en 1963.

orkestroensemblo redakti

Referencoj redakti

  1. Bruno Walter: Gustav Mahler. Ein Portrait. Neuausgabe. Heinrichshofen, Wilhelmshaven 1981, ISBN 3-7959-0305-X, S. 92
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2010-01-31.

Literaturo redakti

  • Renate Ulm (Hrsg.): Gustav Mahlers Symphonien. Entstehung – Deutung – Wirkung. Bärenreiter, Kassel 2001, ISBN 3-423-30827-3
  • Gilbert Kaplan: The Correct Movement Order in Mahler's Sixth Symphony. Kaplan Foundation, New York 2004, ISBN 0-9749613-0-2

Eksteraj ligiloj redakti