762 Pulkova

asteroido

762 Pulkova estas granda malhela duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

762 Pulkova
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo 762 Pulcova
Aliaj nomoj 1913 SQ; 1952 QM1
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Pulkovo Heights vd
Malkovro
Malkovrinto Grigorij Neujmin
Dato de malkovro 3-a de septembro 1913
Loko de malkovro Simeizo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
471,877 Gm (3,1543 AU)
424,005 Gm (2,8343 AU)
519,763 Gm (3,4744 AU)
Discentreco 0,10146
Meza anomaliangulo 17,445°
Klinangulo 13,089°
Periodo 2 046,710 tagoj (5,60 jaroj)
Meza cirkulrapido 16,75 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
305,79°
Argum. de periapsido 189,06°
Naturaj satelitoj S/2000 (762) 1
Fizikaj ecoj
Diametro 141,72 ± 1,54 km
Maso
- Denso
1,40 × 1018 kg
900 kg/m3
Rotacia periodo 0,2433 tago (5,839 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,0458
Observaj ecoj
Spektroklaso F
Absoluta magnitudo 8,28
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

14,79
11,93
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita de la rusa astronomo Grigorij Neujmin, la 3-an de septembro 1913 elde la Simeiza observatorio, en Krimeo.

Nomo redakti

Ĝia nomo memorigas pri la Observatorio Pulkovo, apud Sankt-Peterburgo.

Satelito redakti

la 22-an de februaro 2000, astronoma teamo de la Kanada-Franca-Havaja teleskopo sur Mauna Kea malkovris sateliton[1] de 19 ± 7 km de diametro (proksimume unu dekono de la grando de la ĉefkorpo)[2], kun orbita granda duonakso de 703 ± 14 km kaj periodo de 4,438 ± 0,001 tagoj. Ĝi ricevis la provizoran nomon S/2000 (762) 1 (unua satelito de la planedeto (762) malkovrita en 2000).

Ecoj redakti

762 Pulkova estas nigra F-tipa asteroido (subklaso de la C-tipaj). En la 2000-aj jaroj, Merline taksis ĝian denson al 1 800 kg/m3; sed kalkuloj de Marchis en 2008 montris denson de nur 900 kg/m3, tio, kio pensigas ke ĝi ne estus solida objekto sed prefere rubamaso.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
761 Brendelia762 Pulkova763 Kupido