UK 2014

99-a Universala Kongreso de Esperanto
(Alidirektita el 99-a Universala Kongreso)

La 99-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2014 en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Ĝi estas la unua UK en Argentino. La estraro de UEA elektis la kongresurbon el tri argentinaj urboj sekve de surlokaj vizitoj fare de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kaj la elekto estis diskonigita la 8-an de junio 2012[1].

UK 2014
Loko Bonaero,  Argentino
Ekde 26-a de julio 2014
Ĝis 2-a de aŭgusto 2014
← Antaŭa Sekva →
vdr
Rigardo al Hotelo Panamericano, kongresejo de la 99-a UK de Esperanto
Komitatkunsido la 26-an de julio 2014 dum la 99-a UK en Hotelo Panamericano en Bonaero
Solena inaŭguro la 27-a de julio 2014 en Teatro Metropolitan

Alta protektanto redakti

Responde al la alvoko de argentinaj esperantistoj Mauricio Macri, estro de la registaro de la urbo Bonaero (urbestro), akceptis iĝi Alta Protektanto de la 99-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto.

Kongresejo redakti

La kongresejo de la 99-a UK estis la hotelo Panamericano Hotels & Resort apud la Obelisko de Bonaero en la centro de la urbo. La solena inaŭguro, la malfermo kaj diversaj aliaj eventoj okazis en Teatro Metropolitan ĉe la avenuo Corrientes.

Kongresa temo redakti

La kongresa temo de la bonaera UK en 2014 aludis al poemo de Ludoviko Lazaro Zamenhof "Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco". La temo estis diskutata en diversaj laborgrupoj kaj enfluis al la fina rezolucio de la kongreso.

Solena inaŭguro redakti

La solena inaŭguro okazis la 27-an de julio en la Teatro Metropolitan en ĉeesto de diplomatoj (ambasadoro de Korea Respubliko, ambasadoro de Ukrainio kaj kultura ataĉeo de Svislando. Speciala gasto estis Roselyne Dewilde, praparencino de L.L. Zamenhof, vivanta en Argentino. Malferman paroladon flanke de la gastiganta urbo faris s-ro Carlo Regazzoni, subsekretario en la urba ministerio pri edukado. Dum la inaŭguro oni anoncis ke la brazila eldonisto Gersi Alfredo Bays estas elektita kiel honora membro de UEA. Post salutado de la 56 reprezentataj landoj la inaŭguro fermiĝis per la tradicia kantado de la himno.[2]

Partoprenantoj redakti

Pro la geografia situo de Argentino la 99-a UK laŭ nombro de partoprenantoj apartenas al la plej malgrandaj universalaj kongresoj. Ĝis la limdato por anticipa aliĝo registriĝis 659 aliĝintoj el 56 landoj.[3] Dum la kongreso aliĝis pliaj 48 personoj, tiel ke la fina nombro estis 706 kongresanoj el 57 landoj.[4]

Futbalmatĉo redakti

Universala Esperanto-Asocio unuan fojon partoprenis oficialan futbalmatĉon de la NF-Konsilia (Ne-Fifa-Konsilio) kontraŭ la teamo de la argentinarmena komunumo. Komento de kongresano: "La rezulto en tiu ludo estis tute duaranga, kio gravis estis la solidareco, amikeco kaj plezuro. La esperantistoj sukcese perdis 3:8, sukcese, ĉar ili gajnis la korojn de la lokanoj." Per tiu unua oficiala ludo UEA nun akiris la rajton aktive partopreni en NF-Konsilio kaj estas la ideo, ke tia ludo fariĝos nova kongresa tradicio. La ludo okazis en la sportejo "Polideportivo Colegiales" en Bonaero la 31-an de julio 2014.[5]

Kongresa rezolucio redakti

Filmeto pri la Kongresa Ago-tago

En la kongresa rezolucio, 706 partoprenantoj de la UK el 57 landoj diskutinte la kongresan temon konstatis, ke Esperanto estas aktuala fenomeno ligita al la okazanta tutmondiĝo, ke ĝi bone kongruas kun daŭripovo kaj ke daŭripovaj iniciatoj malofte atentas la lingvan flankon, pro kio Esperantistoj aparte atentu ĝin. La rezolucio plie alvokas Esperantistojn inde viciĝi inter la ceterajn pordaŭripovajn movadojn kaj nomas la valorojn necesajn por starigo de daŭripova monda socio kernaj valoroj de la Esperanto-movado, antaŭvidante ke Esperanto havos apartan sencon ĝuste en mondo, kiu konservos diversecon, pacon kaj justecon.[4]

Rezultoj de la belartaj konkursoj redakti

Dum la solena fermo estis anoncitaj la rezultoj de la belartaj konkursoj de UEA. Estis atribuitaj premioj en la kategorioj "poezio", "prozo", "eseo", teatraĵo" kaj "infanlibro de la jaro". La unua premio en la kategorio "poezio" estis atribuita al "Soneto de la lumturo" de Jesus Moinhos Pardavila el Galegio/Hispanio. La premio "infanlibro de la jaro 2013" estis atribuita al la eldonejo Grafokom, Kroatio por "Padma, la eta dancistino".[6]

REZOLUCIO redakti

de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero

Ni, 706 partoprenantoj en la 99-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 57 landoj de ĉiuj mondopartoj al Bonaero, Argentino,

Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo Ĉu la nepoj nin benos? Streboj al daŭripova estonteco;

Konstatinte,

ke Esperanto reprezentas plene aktualan strebadon, kun evidentaj ligoj al aliaj esencaj agadoj kadre de la nuntempaj tutmondigaj tendencoj,

ke la celado al sanaj, dauripovaj socioj, bazitaj sur paco, justeco, demokratio kaj ekonomio servanta al la homoj kun respekto al la vivosubtenaj sistemoj de la naturo, kongruas al la interkultura solidareco kiu ĉiam motivis la Esperanto-movadon,

kaj ke en la diversaj aliroj al daŭripovo ofte mankas sufiĉa atento al la ligo inter la lingvaj demandoj kaj aliaj esencaj agadoj, kio donas al ni la taskon daŭre kaj pli efike labori tiukampe;

Alvokas

ĉiujn subtenantojn de Esperanto fari ĉion eblan por plenumi nian apartan rolon kiel movado por justa, konscia multlingvismo, kaj viciĝi inter la diversaj sociaj movadoj por interkultura kaj kontraŭdiskriminacia edukado, homaj rajtoj, naturprotektado, popola klerigado, rimedosparaj vivstiloj kaj aliaj;

Deklaras,

ke la valoroj necesaj al la konstruado de daŭripova monda socio estas kernaj valoroj de nia movado, ĉar mondo, en kiu Esperanto daŭre havos sencon, estos mondo, kiu ekonomie kaj ekologie, politike kaj kulture, konservas diversecon, pacon kaj justecon.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti