Adam Oehlenschläger

(Alidirektita el Adam Oehlenschlager)

Adam (Gottlob) OEHLENSCHLÄGER (naskiĝis la 14-an de novembro, 1779, mortis la 20-an de januaro, 1850) estis dana poeto kaj verkisto de spektakloj. Li ankaŭ estis aktoro kaj profesoro. Oehlenschläger interalie verkis la danan nacian himnon Der er et yndigt land (Ho, vi ĉarmega land') kaj la konatan poemon Guldhornene (La oraj kornoj). Oni konsideras lin la lanĉinto de romantismo en Danion, kaj li freŝe novigis la Danan poezian lingvaĵon.

Adam Oehlenschläger
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1779 (1779-11-14)
en Kopenhago
Morto 20-an de januaro 1850 (1850-01-20) (70-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj dana vd
Ŝtataneco Danio vd
Alma mater Universitato de Kopenhago • Efterslægten vd
Subskribo Adam Oehlenschläger
Familio
Patro Joachim Conrad Oehlenschläger vd
Gefratoj Sophie Ørsted vd
Edz(in)o Christiane Georgina Elisabeth Öhlenschläger vd
Infanoj Marie Louise Oehlenschläger vd
Profesio
Okupo poeto • dramaturgoverkisto • aŭtobiografo • libretisto • universitata instruisto • kantotekstisto vd
Laborkampo literaturo vd
Verkado
Verkoj The golden horns ❦
Der er et yndigt land ❦
Aladdin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Oehlenschläger naskiĝis en Vesterbro (nuntempe parto de Kopenhago). Post famiĝo li germanecigis sian nomon en 1803.

Lia provado por esti aktoro de 1797 ĝis 1799 malsukcesis. Li daŭrigis studi, kaj de 1800 li studis juron en la Universitato de Kopenhago. Dum lia jura studo li ankaŭ verkis poemojn. En 1801 li gajnis arĝentan medalon sia universitato per traktaĵo pri la ebleco anstataŭigi la grekan mitologion per la indiĝena nordia en la poezio. Li komencis kiel romantisma poeto kaj eldonis en decembro 1802 sian unuan poemaron Digte 1803 ("Poemoj 1803). Tiulibre aperas lia plej fama poemo, Guldhornene, gemo de la Nordia romantismo kaj ankoraŭ legendaĵo en Danaj lernejoj.

En 1810 Adam OEHLENSCHLÄGER profesoriĝis pri estetiko je la Kopenhaga Universitato. En 1829 li estis laŭrumata en Katedralo de Lund kiel "la poeta reĝo de Nordio".

Li mortis en Kopenhago.

En Esperanto aperis redakti

Aladdin (parto) ; Hakon Jarl (parto) ; Printempa himno ; La dana nacia himno. - En: Dana antologio ; p. 52 - 72