Administra divido de Brazilo

La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 subŝtato/federacierojn (subŝtatoj) kaj unu rekte federacieran distrikton (Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.

La subŝtatoj de Brazilo grupiĝas en kvin regionegoj, kiel montras la supra mapo dekstre.

Federacieroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subŝtatoj de Brazilo.
Flago Subŝtato Oficiala nomo Mallongigo Ĉefurbo Areo (km²) Loĝantaro (2005) Loĝantardenso (2005)
  Akro Acre AC Rio Branco 152.581,4 656.043 4,30
  Alagoaso Alagoas AL Maceió 27.767,7 3.015.912 108,61
  Amapao Amapá AP Makapao 142.814,6 594.587 4,16
  Amazonio Amazonas AM Manaŭo 1.570.745,7 3.232.330 2,05
  Bahio Bahia BA Salvador de Bahio 564.692,7 13.815.334 24,46
  Cearao Ceará CE Fortalezo 148.825,6 8.097.276 54,40
  Espirito-Santo Espírito Santo ES Vitória 46.077,5 3.408.365 73,97
  Federacia Distrikto Distrito Federal DF Braziljo 5.801,937 2.562.963 441,74
  Gojaso Goiás GO Goiânia 340.086,7 5.619.917 16,52
  Maranjo Maranhão MA San-Luiso 331.983,3 6.103.327 18,38
  Mato-Groso Mato Grosso MT Cuiabá 903.357,9 2.803.274 3,10
  Minas-Ĝerajso Minas Gerais MG Belo Horizonte 586.528,3 19.237.450 32,79
  Norda Rio-Grando Rio Grande do Norte RN Natalo 52.796,8 3.003.087 56,88
  Paraibo Paraíba PB Ĵoan-Pesoo 56.439,8 3.595.886 63,71
  Paranao Paraná PR Kuritibo 199.314,9 10.261.856 51,48
  Parao Pará PA Belemo 1.247.689,5 6.970.586 5,58
  Pernambuko Pernambuco PE Recife 98.311.6 8.413.593 85,58
  Piaŭio Piauí PI Teresina 251.529,2 3.006.885 11,95
  Rio-de-Ĵanejrio Rio de Janeiro RJ Rio-de-Ĵanejro 43.696,1 15.383.407 352,05
  Rondonio Rondônia RO Porto Velho 237.576,2 1.153.459 6,46
  Rorajmo Roraima RR Boa Vista 224.299,0 391.317 1,74
  Sankta Katarino Santa Catarina SC Florianópolis 95.346,2 5.866.568 61,53
  San-Paŭlo São Paulo SP San-Paŭlo 248.209,4 40.442.795 162,93
  Serĝipo Sergipe SE Arakaĵuo 21.910,3 1.967.761 89,81
  Suda Mato-Groso Mato Grosso do Sul MS Campo Grande 357.125,0 2.264.468 6,34
  Suda Rio-Grando Rio Grande do Sul RS Porto-Alegro 281.748,5 10.845.087 38,49
  Tokantinso Tocantins TO Palmas 277.620,9 1.305.728 4,70

Municipoj redakti

La municipoj (portugae Municípios) transprenas la esencajn administrajn taskojn. Entute nun (2015) ekzistas 5570 tiaj municipoj. La federaciero Minas-Ĝerajso havas per 853 la plej multajn municipojn.

Aparte grandaj urboj, ekzemple San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro, estas subdividitaj en subprefektujoj (subprefeituras). San-Paŭlo disponas pri 31, Rio-de-Ĵanejro pri 7 subprefektujoj.

La urboj Braziljo kaj Rio-de-Ĵanejro estas pokaze subdividitaj en administrajn regionojn, je kio la 33 administraj regionoj de Rio-de-Ĵanejro fakte estas subprefektujoj.

Historia evoluo redakti

Statistika subdivido redakti

Ne al la administraj unuoj apartenas la regionoj (ankaŭ nomataj grandregionoj) formitaj pro statistikaj kaŭzoj. Tiuj ĉi estas subdividitaj en mezoregionojn kaj etregionojn. Tiuj ĉi ne estas teritoria korporacio. Ekzistas nun kvin grandregionoj en Brazilo.

Nordo (Região Norte) redakti

 
Nordo

La Nordo konsistigas 45,27 elcentojn de la brazila teritorio. Samtempe ĝi estas la regiono kun la dua plejmalmultaj loĝantoj, nome 15.864.454 dum la popolcenso de 2010.

La okcidento de la norda regiono estas industrie malmulte evoluinta kaj ne bone malfermita. Anstataŭe ĝi hejmigas per la amazona baseno la plej grandan ekologian sistemon de la mondo.

Al la Regiono Nordo apartenas la federacieroj:

Nordoriento (Região Nordeste) redakti

 
Nordoriento

Proksimume kvarono de la brazilanoj, precize 53.081.950 loĝantoj, vivas en la Regiono Nordoriento. La regiono estas kulture multvaria. Ĝin stampis la portugala kolonia regado, la afrika kulturo de la iamaj sklavoj kaj ne laste indianaj influoj.

Mezokcidento (Região Centro-Oeste) redakti

 
Mezokcidento

La regiono, per 14.058.094 loĝantoj, la plej malriĉa je loĝantoj dankas sian gravecon precipe al sia riĉeco je krudmaterialoj. La Regiono Mezokcidento tamen ne estas bone malfermita, sed oni klopodas fortikigi ĝin. Unu rimedo tiucela estis interalie la translokado de la ĉefurbo al Braziljo.

Sudoriento (Região Sudeste) redakti

 
Sudoriento

En la Regiono Sudoriento vivas per 80.364.410 loĝantoj proksimume 42 % de la brazilanoj kaj pli homoj ol en ĉiu alia latinamerika lando. Per la aglomeraĵoj San-Paŭlo kaj Rio de Janeiro ĉi tiu regiono estas la ekonomia motoro de la lando.

Sudo (Região Sul) redakti

 
Sudo

La Regiono Sudo estas la plej malgranda regiono de Brazilo. La klimataj kondiĉoj similas al tiuj de suda Eŭropo. La regiono montras klare kulturajn influojn de germanaj kaj italaj enmigrintoj, kiuj prefere ekloĝis en ĉi tiu regiono. Proksimume 85 elcentoj de la 27.386.891 loĝantoj estas blankuloj.

Eksteraj ligiloj redakti