Afric Simone

Afric SIMONE devenas el orienta marbordo de Afriko, el Mozambiko, li elkreskis en urbo Lourenço Marques; ĉi tie li ankaŭ unuafoje prezentis sin sur podio. Por sia estonta profesio li akiris gravajn spertojn en Londono, kie li agadis kiel kantisto kaj ĉefe artista klakdancisto (memkompreneble kun bezona bastoneto). Kiam li estis transloĝiĝinta en kontinentan Eŭropon, li surdiskigis sian unuan malgrandan gramofondiskon (Barracuda) kaj al sia surprizo li venis kun ĝi ĝis pinto de la plej ŝatataj gramofondiskoj en Venezuelo. Li karakterize realiĝis ankaŭ en Bolivio, Peruo, Kolombio kaj Brazilo - en Venezuelo kaj Kolombio li akiris Oran diskon.

Afric Simone
File:Afric Simone 004.jpg
Afric Simone
Bazaj informoj
Naskonomo Henrique Joaquim Simone
Alie nomata Kid Kid, Monsieur Afrique, Simón el Africano
Naskiĝo 10-an de oktobro 1939 (1939-10-10) (84-jaraĝa)
en Inhambane
Deveno Mozambiko Inhambane, Mozambiko
Ĝenroj afrika muziko, latinamerika muziko
Profesio dancisto, kantisto
Instrumentoj gitaro, kongas
Aktivaj jaroj 1965 - 1989
Eldoninto Barclay Records, BMG
Retejo [1]
vdr

En Eŭropo Afric Simone fariĝis konata danke al komponaĵo Ramaya, al kiu ne daŭris longe, ol ĝi venis sur la unuan postenon de listo de populareco [1] en Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio. Sed per tio ne finiĝis la venka paŝado de la kanto tra Eŭropo. Kiam ĝi estis eldonita en Francio, ĝi surgrimpis sur duan postenon de oficiala franca furorparado, sekvis la tutfranca koncerta ŝnuro aranĝita de radiostacio Europe 1, el la manoj de Charles Aznavour Afric Simone transprenis antaŭ okuloj de televidaj spektantoj pluan Oran diskon. Kaj kulmino de la franca sukceso estis kvarsemajna kontrakto en pariza Olimpio...

Ĉio ĉi estis en la jaro 1977, kiam Ramaya venis ankaŭ sur la unuan postenon en Italio kaj per kongruo de cirkonstancoj pluaj versioj de la sama komponaĵo (en prezento de grupo Augusto Rigetti Group) ĝi estis en la sama tempo la kvara. Situacio poste ripetiĝis kun komponaĵo Hafanana,[2] kiu ekzistas en preskaŭ kvar dekoj de versioj. Tiun ĉi melodion elektis jam kelkfoje Norbert Schramm, artasketista majstro de Eŭropo.

En muzika produkto de Afric Simone miksiĝas tuj kelke da diversaj influoj: mesaĝo de afrika muzika folkloro kun eŭropa populara kanto, kelkaj komponaĵoj estas forte influitaj per latinamerikaj ritmoj aŭ per muziko de karibmaraj insuloj. Tio estas neniel komplikaj kantoj. Afric Simone uzas en pluraj kantoj en teksta parto de la kantoj vortojn de la plej diversaj afrikaj lingvoj kaj dialektoj kaj al problemo de "komprenebleco" de la tekstoj li aldiras: "La lingvo estas entute nenia problemo, se estas en ordo ritmo, muziko kaj sono. Temas al mi pri ia sintezo de la naska lingvo kun eŭropa muziko kaj pri muzika mesaĝo de mia hejmo, kio estas kunigo, kiun oni ne aŭdas ĉiutage. Kaj ke aŭskultanto ne komprenas al la teksto? Ramaya plaĉis spite al tio, ke neniu eĉ antaŭsentis, kion signifas tio."

Afric Simone ne apartenas en kategorion de supersteluloj, dum kies elparolo de ilia nomo oni svenas. Li estas tipo de interpretisto, kiu elektis nefacilan vojon de kantisto, kies kantoj alportas ĝojon, rideton kaj bonan humoron. Liaj kantoj ne pezas kiel grandega ŝtonego solvante neniaj gravajn temojn - muzikajn nek aliajn. Sed malgraŭ tio ili kapablis akiri lokon sur muzika scenejo. Kaj se ili estas prezentataj kun koro sur polmo, kiel okaze de Afric Simone, estas neniel por miri kaj la renkontiĝo estas tre agrabla kun ili.

  1. https://swedishcharts.com/showitem.asp?interpret=Afric+Simone&titel=Ramaya&cat=s
  2. https://hitparade.ch/showperson.asp?name=Afric+Simone