Sudafrika pingveno

(Alidirektita el Afrika pingveno)

La Sudafrika pingvenoOkulvitra pingveno (Spheniscus demersus), konata ankaŭ kiel Afrika pingveno, Mergiĝa sfenisko laŭ la latina scienca nomo, aŭ Nigrapieda pingveno estas specio de pingveno, limigita al sudafrikaj akvoj. Ĝi estas ankaŭ amplekse konata kiel azen-pingveno pro sia azeneca bleko aŭ iao, kvankam ankaŭ kelkaj specioj de sudamerikaj pingvenoj produktas similan sonon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sudafrika pingveno
Sudafrika pingveno
Sudafrika pingveno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Sfeniskoformaj Sphenisciformes
Familio: Sfeniskedoj Spheniscidae
Subfamilio: Sfeniskenoj Spheniscinae
Genro: Spheniscus
Specio: S. demersus
Spheniscus demersus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kiel ĉiuj pingvenoj ankaŭ tiu ĉi estas nefluga birdo, kun aerodinamika korpo, kaj flugiloj rigedecaj kaj ebenaj konvertitaj en naĝiloj konvenaj por mara habitato. Plenkreskuloj pezas averaĝe 2.2–3.5 kg kaj estas 60–70 cm altaj. Ĝi havas distingajn rozkolorajn makulojn de haŭto super la okuloj kaj nigran vizaĝan maskon; la korpaj supraj partoj estas nigraj kaj klare limigitaj el la blankaj subaj partoj, kiuj estas punktecaj kaj markitaj de nigra bendo. Tiu rozkolora glando super la okuloj helpas ilin elteni ŝanĝantan klimaton. Kiam la temperaturo iĝas pli varma, la korpo de la Sudafrika pingveno sendas pli da sango al tiuj glandoj por esti plimalvarmigita de la aero ĉirkaŭa. Tio poste faras, ke la glando ricevas pli malhelan nuancon de rozkoloro.[1]

La Sudafrika pingveno estas persekuta plonĝanto kaj manĝas ĉefe fiŝojn kaj kalmarojn. Iam tre nombra, nune la Sudafrika pingveno malpliiĝantas pro kombino de minacoj kaj estas klasita kiel endanĝerita. Ĝi estas alloga specio kaj populara inter turistoj en la regiono.

Taksonomio redakti

 
Sudafrika pingveno

La Sudafrika pingveno estis unu el multaj birdospecioj origine priskribitaj de Linnaeus en sia mejloŝtona verko de 1758 nome 10a eldono de sia Systema Naturae, kie li grupigis ĝin kun la Vagalbatroso sur bazo de la morfologio de ties beko kaj naztruoj kaj donis ĝin la nomon Diomedea demersa.[2]

La Sudafrika pingveno estas membro de la grupo de bendopingvenoj, lokita en la genron Spheniscus. La aliaj bendopingvenoj estas la plej proksimaj parencoj de la Sudafrika pingveno, kaj ĉiuj troviĝas ĉefe en la Suda Hemisfero: nome Humboldta pingveno kaj Magelana pingveno kiuj troviĝas en plej suda Sudameriko, kaj la Galapaga pingveno troviĝanta en la Pacifika Oceano ĉe la ekvatoro. Ĉiuj estas similaj laŭ formo, koloro kaj kutimaro.

La Sudafrika pingveno estas membro de la klaso Aves (birdoj), kaj de la ordo Sfeniskoformaj. Ĝi apartenas al la pingvena familio Sfeniskedoj. Ĝi estas klasita kiel Spheniscus demersus, kio estas iome priskriba pri ties kutimaro se analize kun etimologio.

Etimologio redakti

Kolonio de Sudafrika pingveno ĉe Betty's Bay

La genro al kiu apartenas la Sudafrika pingveno nome Spheniscus, derivas el la vorto de antikva greka nome sfen, kio signifas kojno. Tio aludas al ties aerodinamika korpoformo. Ties specinomo demersus, estas latina vorto por "plonĝi".[3]

Aspekto redakti

 
Plonĝanta Sudafrika pingveno

Sudafrikaj pingvenoj kreskas ĝis 60–70 cm alte kaj pezas 2.2–3.5 kg.[4] Ili havas nigrajn strion kaj punktojn sur brusto, kaj la bildo de la punktoj estas unika ĉe ĉiu unuopa pingveno, kiel homaj fingrospuroj. Ili havas rozkolorajn glandojn superokule, kiuj estas uzataj por termoregulado. Ju pli varma iĝas la pingveno, des pli da sango estas sendita al tiuj glandoj por ke ĝi refreŝiĝu danke al la ĉirkaŭa aero, kaj tio igas la glandojn pli rozkoloraj.[5]

Tiu specio montras iome da seksa dimorfismo: la maskloj estas pli grandaj ol la inoj kaj havas pli grandajn bekojn.[6] Junuloj ne havas la klarajn, precizajn markojn de plenkreskulo sed anstataŭe havas malhelajn suprajn partojn kiuj varias el grizec-blua al bruna; la palaj subaj partoj havas nek punktojn nek bendon. La beko estas pli pinteca ol tiu de la Humboldta. Ties distinga blankanigra koloraro estas nepra formo de kamuflo nomita kontraŭlumo – blanka por subakvaj predantoj kiuj rigardas supren kaj nigran por predantoj kiu rigardas suben al malhela akvo.

Sudafrikaj pingvenoj aspektas simile kaj oni supozas, ke estas rilataj al la Humboldta, Magelana, kaj Galapaga pingvenoj.[7] Sudafrikaj pingvenoj havas tre facile rekoneblan aspekton kun dika nigra bendo kiu havas la formon de invertita hufofero. Ili havas nigrajn piedojn kaj unikajn nigrajn punktojn kiuj varias laŭ grando kaj formo ĉe ĉiu pingveno. Magelanaj pingvenoj kunhavas similan karakteron kiu ofte konfuzigas inter ambaŭ, la similaĵo estas duobla strio sur la gorĝo kaj la brusto.

Distribuado redakti

 
Tutmonda distribuado

La Sudafrika pingveno troviĝas en la sudokcidenta marbordo de Afriko, vivante en kolonioj de 24 insuloj inter Namibio kaj Golfo Algoa, ĉe Port Elizabeth, Sudafriko.[8] Ĝi estas la ununura pingvena specio kiu reproduktiĝas en Afriko kaj ties estis tialo por la nomigo de la Pingvenaj Insuloj.

 
Kun idoj ĉe Rokostrando, Sudafriko.

Du kolonioj setlis fare de pingvenoj en la 1980-aj jaroj en kontinenta tereno ĉe Kaburbo, nome ĉe Rokostrando ĉe Simonurbo kaj Stony Point en Golfo Betty. Kontinentaj kolonioj probable eblis ĵuse nur pro redukto de nombroj de predantoj, kvankam la kolonio de la Golfo Betty estis atakita de leopardoj.[9] La ununura alia kontinenta kolonio estas en Namibio, sed oni ne konas kiam tiu setlis.

Rokostrando (Boulders Beach) estas turisma allogaĵo, pro la strando, la naĝado kaj la pingvenoj.[10][11] La pingvenoj permesas la homojn alproksimiĝi tiom proksime kiom ĝis unu metro.

Krom la reproduktaj areoj tiu specio povas esti vidata ĉe la marbordoj de la apudaj landoj, ekzemple Angolo kaj Mozambiko.

Biologio redakti

 
Kapodetalo

Dieto redakti

Sudafrikaj pingvenoj manĝas en malferma maro, kie ili persekutas pelagajn fiŝojn kiaj sardinoj kaj anĉovoj (ekz. Engraulis capensis),[12] kaj marajn senvertebrulojn kiaj kalmaroj kaj malgrandaj krustuloj.[13] Pingvenoj normale naĝas ĝis 20 km el la marbordo.[4] Pingveno povas konsumi ĝis 540 gramojn de predo ĉiutage,[14] sed tio povas pliiĝi ĝis ĉirkaŭ 1 kg dum zorgado de plej aĝaj idoj.[13]

Pro falo de komerca sardina fiŝkaptado en 1960, la Sudafrika pingveno ŝanĝis al manĝo de anĉovoj. Kvankam tio tenas vivaj la pingvenojn, tiu ne estas ties ideala manĝo pro malalta koncentro de graso kaj proteino. Ties dieto ŝanĝas tra la jaro kaj oni supozas, ke ties aspekto de reproduktado helpas la pingvenojn pluhavi la grandon de sia populacio. Dum idozorgado la patraj pingvenoj protektas la idojn, sed la gepatroj ne memoferos sian apetiton por siaj idoj. Kaze de manĝa malabundo, la patroj permesos malsategon de la idoj antaŭ malsategi ili mem.

Reproduktado redakti

 
Ĉe Rokostrando

La Sudafrika pingveno estas monogama.[3] Ili reproduktiĝas en kolonioj, kaj paroj revenas al la sama loko ĉiujare. La Sudafrika pingveno havas etendan reproduktan sezonon,[3] kun nestopintoj kutime el marto al majo en Sudafriko, kaj el novembro al decembro en Namibio.[12] La ino demetas du ovojn ĉu en nestotruoj elfositaj en guano, aŭ ĉe skrapaĵoj en sablo sub rokoj aŭ arbustoj. Kovado estas farata de ambaŭ gepatroj dum ĉirkaŭ 40 tagoj. Almenaŭ unu el la gepatroj gardas la idojn ĝis ĉirkaŭ 30 tagoj, kiam la ido aliĝas al infanvartejo kun aliaj idoj, kaj ambaŭ gepatroj direktas sin al maro por manĝi jam ĉiutage.

Sendependiĝo okazas post 60 al 130 tagoj, kaj tiu tempovario dependas el mediaj faktoroj kiaj kvalito kaj disponeblo de manĝo. Sendependaj idoj tiam iras al maro per si mem kaj revenas al sia naska kolonio post longa periodo de 12–22 monatoj por plumoŝanĝadi al plumaro de plenkreskulo.[3]

Kiam pingvenoj mudas, ili malkapablas manĝi ĉar ties novaj plumoj ne estas ankoraŭ akvimunaj; tiele ili fastas dum la tuta mudoperiodo, kio ĉe Sudafrikaj pingvenoj daŭras ĉirkaŭ 20 tagoj.[3]

 
Ĉe bestoĝardeno de Bristolo

La inoj de Sudafrikaj pingvenoj restas fekundaj dum 10 jaroj.

Pingvenoj pasas plej el siaj vivoj mare ĝis estas tempo por la ovodemetado.

Pro alta predado fare de grandaj mamuloj en kontinenta tero, la pingvenoj iras al insuloj por protekto el mamuloj kaj pro naturaj vetoj.

Sudafrikaj pingvenoj kutime reproduktiĝas dum la sudafrika vintro kiam la temperaturoj estas pli malvarmaj. Kvankam estas vintro, malvarmo en insuloj estas ankoraŭ arda, kaj tiele la pingvenoj elfosas truojn en tavoloj de guano kaj kovas la ovojn tie. Pro homa agado tamen, la kvanto de guano surtere grave falis. Por kompensi tion, pingvenoj elfosas truojn en sablo. Kvankam efika, la sablo tenas varmon kaj pleniĝas el akvo dum pluvo facile.

Pingvenoj pasas tri semajnojn surtere por zorgi siajn idojn. La ovoj estas 3–4 fojojn pli grandaj ol tiuj de kokinoj. Gepatroj kutime nutras siajn idojn dum krepusko aŭ mateniĝo.

Predado redakti

La averaĝa vivodaŭro de Sudafrika pingveno estas 10 al 27 jaroj en naturo, kaj eble pli longe en kaptiveco.[15] Tamen, la Sudafrika pingveno povas ofte esti predata.

Ties predantoj en oceano estas ŝarkoj, fokoj de la specio Bruna arktocefalo kaj, foje ankaŭ la Granda orcino. Surteraj predantoj estas mungotoj, genotoj, hejmkatoj kaj la Dominika mevo kiuj rabas ties ovojn kaj ĵus naskitajn idojn.[16]

Dum siaj vivoj, pingvenoj estas ĉasataj de ŝarkoj en akvo kaj de grandaj mamuloj surtere. Ili suferas ankaŭ pro ingestado de nafto el naftoverŝado kaj ŝipvrakoj. Fine ili estas ĉasataj etende de homoj pro multaj tialoj.

Konservado redakti

La ĉefa projekto por protekti la Sudafrikan pingvenon estas farata kiel The Baywatch Marine Conservation Project. Ili estas la nura organizo kun permeso por esplorado ĉe la insulo Sankta Kruco, nome la plej granda kolonio de Sudafrika pingveno. Ili ricevas financadon de Raggy Charters kaj estis fondita de Lloyd Edwards de Port Elizabeth.

Minacoj redakti

(filmeto) Sudafrika pingveno naĝas ĉe akvario en Tokio.
Fono

El la populacio de 1.5 milionoj da Sudafrikaj pingvenoj ĉirkaŭkalkulita en 1910, restis nur ĉirkaŭ 10 % fine de la 20a jarcento. La populacioj de Sudafrikaj pingvenoj, kiuj reproduktiĝas en Namibio kaj Sudafriko, malpliiĝis je 95 % ekde antaŭindustriaj tempoj.[17]

Komerca fiŝkaptado devigis tiujn pingvenojn serĉi predon pli for el marbordo, same kiel manĝi malpli nutrajn predojn, ĉar ties preferitaj predoj iĝis malabundaj.[17] Tutmonda klimata ŝanĝo estas ankaŭ tuŝanta la predabundon de tiuj pingvenoj.

Tiom ĵuse kiom ĝis meze de la 20a jarcento, pingven-ovoj estis konsiderataj delikataĵo kaj estis kolektitaj ankaŭ por vendo. Bedaŭrinde, la praktiko estis rompi la ovojn trovitajn kelkajn tagojn antaŭ la arigado, por sekurigi, ke oni vendas nur freŝajn ovojn. Tio aldoniĝas al la drasta malpliiĝo de la pingvena populacio ĉe la Kaba marbordo, malpliiĝo kiu akceliĝis pro la forigo de guano el insuloj por ties uzado kiel sterko, forigante la materialon uzitan de pingvenoj por ties nestotruoj. Pingvenoj restas suferantaj pro poluado de sia habitato pro petrokemiaĵoj el naftoverŝado, ŝipvrakoj kaj purigado de naftujoj mare.

Krizo de 2000 de MV Treasure
 
Ĉe Rokostrando.

Katastroko okazis la 23an de Junio de 2000, kiam la ŝipo MV Treasure vrakis inter Insulo Robben kaj Insulo Dassen, Sudafriko. Ĝi liberigis 1,300 tunojn el mazuto, kaŭzante neniam viditan antaŭe marbordan birdokrizon,[18] petroligante 19,000 plenkreskajn pingvenojn pinte de la plej bona reprodukta sezono registrita ĉe tiu vundebla specio. La petroligitaj birdoj estis alportitaj al zorgejo en Kaburbo. Aldonaj 19,500 ne petroligitaj pingvenoj estis translokigitaj el Insulo Dassen kaj el aliaj areoj antaŭ ili iĝu petroligitaj, kaj estis liberigitaj je ĉirkaŭ 800 kilometroj oriente de Kaburbo, ĉe Port Elizabeth.

Tio donis al laboristoj sufiĉan tempon por purigi la petroligitajn akvojn kaj strandojn antaŭ la birdoj povu kompleti siajn longajn naĝadojn hejmen (por kio necesis al la pingvenoj inter 1 kaj 3 semajnoj). Kelkaj el la pingvenoj estis nomigitaj kaj radio-kontrolitaj dum ili reennaĝis al siaj reproduktejoj. Dekoj da miloj da volontuloj venis al Kaburbo por helpi al savado kaj rehabilitado, kiu estis kontrolita de IFAW (Internacia Fondaĵo por Animala Bonfarto) kaj la Sudafrika Fondaĵo por Konservado de Marbordaj Birdoj (SANCCOB), kaj necesis pli ol tri monatoj por kompleti ĉion.

Tiu estis la plej granda animala savevento en la historio; pli ol 91 % el la pingvenoj estis sukcese rehabilitataj kaj liberigitaj danke al enorma internacia reago.[19]

 
Ĉe bestoĝardeno de Burger (Nederlando).

Pro la pozitiva rezulto ke la Sudafrika pingveno estas bredata en kaptiveco post tragedioj, kiaj tiu de la Treasure, la specio estas konsiderata bona “kandidato por kaptiv-reprodukta programo kiu celas liberigi idojn al naturo;” tamen priokupoj pri la etendo de novaj branĉoj de birda malario estas ĉefa koncerna faktoro en tiu situacio.[20]

Alporto de la birdoj surtere interne okazigis ekspono al parazitoj kaj endanĝerigaj specioj kiaj moskitoj, ĉefe al birda malario kio kaŭzis la mortojn de 27 % el la rehabilitataj pingvenoj jare.[21]

Konservostatuso redakti

La Sudafrika pingveno estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African–Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). La Sudafrika pingveno estas listita en la IUCN Ruĝa Listo kiel endanĝerita specio.[8]

 

Septembre de 2010, la Sudafrika pingveno estis listita kiel endanĝerita laŭ la usona Endangered Species Act.[17]

Ekzistis ĉirkaŭ 4 milionoj da pingvenoj en la komenco de la 20a jarcento. La totala populacio falis al 200,000 en 2000; dek jarojn poste, en 2010, la nombro estis ĉirkaŭkalkulita je nur 55,000. Se tiu malpliiĝo ne estas bremsata, oni supozas, ke la Sudafrika pingveno estos formortinta post 15 jaroj.[22]

Oni ĉirkaŭkalkulis 5,000 reproduktajn parojn loĝantajn en Namibio en 2008; en 2009, ĉirkaŭ 21,000 paroj estis kalkulitaj en Sudafriko.[8]

Klopodoj redakti

Multaj organizoj kiaj SANCCOB, Dyer Island Conservation Trust kaj SAMREC en Port Elizabeth laboras por haltigi la malpliiĝon de la Sudafrika pingveno, pere de variaj klopodoj: kontrolado de la populacitendencoj, manzorgado kaj liberigo de abandonitaj idoj, instalado de artefaritaj nestoj, kaj proklamado de marrezervejoj kie estu malpermesita fiŝkaptado.[8]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. a-z animals. The African Penguin. a-z animals. Alirita 2013-07-09.
  2. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per Regna Tria Naturae, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Characteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Holmiae: (Laurentii Salvii), p. 132.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 http://www.penguins.cl/african-penguins.htm
  4. 4,0 4,1 Sinclair, Ian; Hockey, Phil; Tarboton, Warwick; Ryan, Peter. (2011) Sasol Birds Of South Africa. Struik, p. 22. ISBN 9781770079250.
  5. Mahard, Tyler (2012). The Black-footed Penguin Spheniscus demersus. Wildlife Monthly. Alirita 2012-11-20.
  6. http://www.dict.org.za/penguin.php Arkivigite je 2009-10-26 per la retarkivo Wayback Machine http://web.archive.org/web/20091026082526/ http://www.dict.org.za/penguin.php Arkivigite je 2009-10-26 per la retarkivo Wayback Machine 26a Oktobro 2009, African Penguin (Speheniscus demersus), Dyer Island Conservation Trust.
  7. African Penguin. Alirita 2013-01-30.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 BirdLife International (2012). Spheniscus demersusInternacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2013.1. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 18a Novembro 2013.
  9. The African Penguin. Bettysbay.info (2010-04-08). Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2012-03-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-30. Alirita 2013-11-28.
  10. Table Mountain National Park. SANParks. Alirita 2012-03-30.
  11. Boulders Beach, Swimming with Penguins - Swimming with Penguins in South Africa. Goafrica.about.com (2010-06-14). Arkivita el la originalo je 2013-12-03. Alirita 2012-03-30.
  12. 12,0 12,1 African penguin videos, photos and facts - Spheniscus demersus. ARKive. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2012-03-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-22. Alirita 2013-11-28.
  13. 13,0 13,1 The African Penguin Simons Town. Simonstown.com. Arkivita el la originalo je 2013-11-02. Alirita 2012-03-30.
  14. Betty's Bay African Penguin Colony. Viewoverberg.com. Arkivita el la originalo je 2013-12-06. Alirita 2012-03-30. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-06. Alirita 2022-01-16.
  15. ADW: Spheniscus demersus: INFORMATION. Animaldiversity.ummz.umich.edu (2010-02-01). Alirita 2012-03-30.
  16. African penguin. Neaq.org. Arkivita el la originalo je 2012-03-25. Alirita 2012-03-30.
  17. 17,0 17,1 17,2 [1] Arkivigite je 2013-12-03 per la retarkivo Wayback Machine Vanishing African Penguin, Threatened by Climate Change and Fishing, Wins Protections
  18. http://www.sanccob.co.za/?m=2&s=5&idkey=625
  19. "Jackass Penguins Freed after Rehab", National Geographic's Video News, 17an de Junio, 2009. News.nationalgeographic.com (2010-10-28). Alirita 2012-03-30.
  20. ,Barham, P. J., L. G. Underhill, R. J. M. Crawford, R. Altewegg, T. M. Leshoro, D. A. Bolton, B. M. Dyer, kaj L. Upfold. 2008. The efficacy of hand-rearing penguin chicks: evidence from African penguins (Spheniscus demersus) orphaned in the Treasure oil spill. Bird Conservation International 18: 144-152
  21. Grim, C., M. K. Cranfield, T. F. McCutchan, E.V. der Merwe, N. Parsons, M. Sullivan. 2003. Plasmodium juxtanucleare associated with mortality in black-footed penguins (Spheniscus demersus) admitted to a rehabilitation center. Journal of Zoo and Wildlife Medicine 23 [4]: 250-255.
  22. African Penguin | Endangered | Cape Town. Globalpost.com (2011-06-19). Alirita 2012-03-30.

Bibliografio redakti

  • Daniel B. Thomas kaj Daniel T. Ksepka: A history of shifting fortunes for African penguins. In: Zoological Journal of the Linnean Society. Online-Vorabveröffentlichung vom 6. März 2013, doi:10.1111/zoj.12024