Aizoacoj

familio de plantoj
(Alidirektita el Aizoaceae)

La aizoacoj[2] (latine Aizoaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 150 genrojn kaj pli ol 2270 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas aizoo[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aizoacoj
Bijlia tugwelliae
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: kariofilaloj Caryophyllales
Familio: aizoacoj Aizoaceae
Martinov [1]
aizoo Aizoon
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La disvastiga centro estas suda Afriko (Kapensiso). Ankaŭ en Aŭstralio hejmiĝas multajn speciojn.

Kelkaj specioj kaj kultivvarioj estas tutmonde uzataj kiel ornamplanto. Multaj plantoj nomiĝas en naciaj lingvoj, „tagmeza floro“ aŭ „vivantaj ŝtonoj“.

Priskribo redakti

Ili estas unujaraj aŭ multjaraj plantoj. Povas esti herbaj plantoj, duonarbustojarbustoj. Plej oftas sukulentaj plantoj. Ili estas  KAM-plantoj. La foliojplej ofte estas sukulentaj, sed ekzistas ankaŭ nesukulentaj specioj.

La radisimetriaj floroj estas plej ofte duseksaj (nur kelkaj specioj de Tetragonia estas unuseksaj).Plej ofte ekzistas kvin (tri ĝis) sepaloj. La floroj enhavas multajn (3 ĝis 200) stamenoj (= sekundara poliandrio).Ofte nefekundaj stamenoj aspektas petalsimile (staminodioj); Plej ofte mankas veraj petaloj. La floroj enhavas du ĝis kvin (ĝis dudek) karpelojn. La polenigado okazas per insektoj (entomofilio).

Plej ofte formiĝas kapsulfruktoj aŭ kelkfoje beroj, kiuj enhavas multajn (1 ĝis 1000) semojn.

Taksonomio redakti

La familio de la Aizoacoj estas dividita en kvar subfamilioj [4] kun jenaj genroj:[5]

Sinonimoj de la familio estas Ficoidaceae Juss.(nom. rej.), Mesembryanthemaceae Fenzl (nom. cons.), Sesuviaceae Horan. kaj Tetragoniaceae Link (nom. cons).[6]

Laŭ WFO kaj TPL redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (11 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[7]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Aizoaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 aizoo en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Aizoaceae ĉe The Plant List
  4. Cornelia Klak et al: A phylogenetic hypothesis for the Aizoaceae (Caryophyllales) based on four plastid DNA regions. 2003, S. 1442–1443
  5. H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae. Springer, 2001, Band 1, S. IX-XI und Band 2, S. IX-XII.
  6. H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2001, Band 1, p. 9.
  7. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  8. mezembrianto en PIV ĉe vortaro.net
  9. tetragonio en PIV ĉe vortaro.net

Literaturo redakti

  • H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae A-E. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2001, ISBN 3-540-41691-9.
  • H. E. K. Hartmann (Hrsg.): Illustrated Handbook of Succulent Plants: Aizoaceae F-Z. Springer, Berlin/Heidelberg/New York 2001, ISBN 3-540-41723-0.
  • Cornelia Klak, Angeline Khunou, Gail Reeves, Terry Hedderson: A phylogenetic hypothesis for the Aizoaceae (Caryophyllales) based on four plastid DNA regions. In: American Journal of Botany, Band 90, 2003, ü. 1433–1445, (online).
  • Cornelia Klak, Peter V. Bruyns, Terry A. J. Hedderson: Phylogeny and New Classification for Mesembryanthemoideae (Aizoaceae). en: Taxon. Band 56, Nummer 3, 2007, p. 737–756, JSTOR:25065858