Aladár Farkas (skulptisto)
Aladár Farkas [farkaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Farkas Aladár estis hungara skulptisto.
Aladár Farkas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1909 en Újpest | ||||
Morto | 11-an de decembro 1981 (72-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 42/1-1-6 vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | skulptisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Aladár Farkas [1] naskiĝis la 27-an de marto 1909 en Újpest, li mortis la 11-an de decembro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAladár Farkas frekventis metilernejon pri lignoskulptado (1928), samtempe industriartan mezlernejon en Budapeŝto. Lia plej menciinda instruisto estis Béla Ohmann. Ekde 1930 li konstante kreis skulptaĵojn, li debutis en ekspozicio en 1936. Inter 1937-1939 li studis en Nacia Altlernejo de Belartoj, sed li estis ankaŭ membro de Franca Komunista Partio. Hejmenveninta li aliĝis al la socialismaj artistoj. En 1942 li estis trudlaboristo, iom poste en Sovetunio li iĝis militkaptito. En 1946 li povis hejmenveni kaj li ricevis diversajn postenojn en la kultura vivo. Li estis fidelulo de la socialismo, liaj skulptaĵoj emfazis tion. En 1966 li denove studvojaĝis al Parizo, en la sekva jaro al Nord-Vjetnamo kiel gasto de Ho Chi Minh. Li ricevis 6 gravajn socialismajn premiojn inter 1950-1972. Depost la socialismo granda parto de liaj skulptaĵoj estis forigitaj.
Elektitaj solaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1936, 1948, 1957, 1968, 1974, 1988, 2012)
- Parizo (1973)
- Pécs (1976)
- Hanojo (1978)
- Zalaegerszeg (1985)
Elektitaj grupaj ekspozicioj
redakti- Arthalo Budapeŝto (1934, 1944, 1971, 1978)
- Budapeŝto (1936, 1941, 1948, 1950, 1955, 1959, 1968, 1980)
- Pécs (1946)
- Moskvo (1951)
- Antverpeno (1958)
- Esztergom (1967)
- Szombathely (1981)
Elektitaj skulptaĵoj
redakti- Monumento pri liberiĝo (Makó, 1948–1949)
- Pilkoludanta knabo (bronzo, Komló, 1954)
- Marx (bronzo, 1957, vidu la foton!)
- Sidanta knabino kun libro (ŝtono, Nyékládháza, 1964)
- Ho Si Minh (bronzo, Budapeŝto, 1970)
Fontoj
redakti- oficiala paĝo kun foto Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-10-10 per la retarkivo Wayback Machine
-
Memortabulo en Budapeŝto fare de Farkas
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-10. Alirita 2018-10-10 .