Aladár Visnya
Aladár Visnya [viŝnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Visnya Aladár estis hungara instruisto, botanikisto, zoologo, muzeestro.
Aladár Visnya | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Visnya Aladár Ervin Antal |
Naskiĝo | 5-an de februaro 1878 en Pécs |
Morto | 22-an de marto 1959 (81-jaraĝa) en Kőszeg |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | instruisto • botanikisto • zoologo |
Aladár Visnya [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1878 en Pécs, li mortis la 22-an de marto 1959 en Kőszeg.
Biografio redakti
Aladár Visnya frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris 2 diplomojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1901 kaj 1902, eĉ li doktoriĝis. Ekde 1903 li instruis en Nagyvárad, ekde 1909 en Budapeŝto, ekde 1914 en Sopron, sed interrompo okazis en 1907, en tiu jaro li studvojaĝis al Germana regno, Francio, Nederlando. Li instruis dum la Hungara Sovetrespubliko, tial post la falo li estis arestita. Li instruis poste en Szentgotthárd, sed en 1921 li estis trudemeritita. Ĝis 1927 li povis labori nur porokazajn laborojn, poste li instruis en Kőszeg ĝis la normala emeritiĝo en 1937.
Li partoprenis en establado de muzeo de Kőszeg, li aranĝis kolektajn vojaĝojn por la muzeo. En 1932 li estis nomumita muzeestro. Inter 1947-1951 li estis gvidanto de la loka biblioteko, poste li retiriĝis. Li ricevis premion en 1958.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Zur Theorie der inducierten linearen Substitutionen (1898)
- A lineár helyettesítésekből képezett véges csoportok intranzitivitásának kritériumairól (1903)
- A Piers-féle gombagyűjtemény katalógusáról (1934)
- Vergleichung zwischen Aleurochiton pseudoplatani Vis. und Aleurichton Forbesii (Ashm.) (Homoptera, Aleurodina) (1939)
- Vorarbeiten zur Kenntnis der Aleurodiden Fauna von Ungarn, nebst systematischen Bemerkungen über die Gattungen Aleurochiton, Pealius und Bemisia (Homoptera) (1941)
Memorigiloj redakti
- Belba visnyai Balogh (1938)
- Sericoderus visnyae Csiki (1940)