Aleksandr Geljeviĉ Dugin

rusa politikologo

Aleksandr Geljeviĉ DUGIN (ruse Александр Гельевич Дугин; naskiĝis la 7-an de januaro 1962 en Moskvo) estas rusa politikisto kaj politologo, tradiciisto kaj publicisto. Li propagandas la geopolitikan koncepton de "Nov-Eŭraziismo" sur la bazo de grandrusia regno en opozicio al Usono.

Aleksandr Geljeviĉ Dugin
Persona informo
Александр Гельевич Дугин
Naskiĝo 7-an de januaro 1962 (1962-01-07) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Religio Edinoverie vd
Lingvoj rusaangla vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Aviada Instituto • Novocherkassk State Academy of Melioration vd
Partio National Bolshevik Party • Eurasia Party • Eurasian Movement vd
Familio
Edz(in)o Evgenia Debryanskaya vd
Infanoj Darja Dugnia vd
Profesio
Alia nomo Hans Zivers • Ганс Зиверс vd
Okupo propagandisto • filozofo • geopolitikisto • politikologo • profesorosociologoverkistopolitikistokantaŭtorokantistokantoverkistopublikigisto vd
Laborkampo propagandogeopolitikosociologiopolitika sciencofilozofiointernaciaj rilatojpolitika filozofio vd
Doktoreca konsilisto Viktor Vereshchagin vd
Verkado
Verkoj Foundations of Geopolitics ❦
The Fourth Political Theory ❦
Q19618546 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel influoj por la ideologio de Dugin estas rigardataj la (okcident-)eŭropa Nova Dekstro, la konservativa revolucio, la tutrusismo kaj la esotera-metafizika pensado de Réné Guénon kaj Julio Evola.

Dugin estis kunfondinto en 1994 de la Nacibolŝevista Partio de Rusio kaj en 2002 de la Eŭrazia Partio. Li gvidas krome la organizon Arktogaeja inkluzive de eldonejo ligita al ĝi kaj disponas pri aliro al rondoj de la plej altrangaj politikistoj en la registaro kaj en la parlamento. Ekde la jaro 2008 li estas profesoro en la Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov.

Lia filino, politika sciencistino kaj ĵurnalistino Darja Dugina, estis murdita dum terorisma atako, eksplodiginta ŝian veturilon. Iuj supozas ke teroristoj celis ŝian patron.

Eksteraj ligiloj redakti