Aleksandro Nikolajeviĉ Engelhardt

Alekandro Nikolajeviĉ ENGELHARDT (ruse Александр Николаевич Энгельгардт) estis rusa militoficisto, agrikultura sciencisto kaj publikigisto kun narodnika orientiĝo[1]. Membro de la nobela familio Engelhardt, li iĝis vaste konata pro siaj sociaj kaj agronomiaj aktivecoj kaj siaj eksperimentoj en la organizado de iu racia agrikulturo en sia propraĵo mem, en Batiŝevo, Gubernio Smolensk.

Aleksandro Engelhardt
(1832-1893)
Rusa kemiisto kaj fondinto de la Agrokemio en Rusio.
Rusa kemiisto kaj fondinto de la Agrokemio en Rusio.
Persona informo
Naskiĝo 21-a de julio 1832Julia kalendaro
2-a de aŭgusto 1832Gregoria kalendaro
en Lepsiko, Rusa Imperio
Morto 21-a de januaro 1893Julia kalendaro
2-a de februaro 1893Gregoria kalendaro
en Göttingen, Rusa Imperio
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko
Akademio de Sciencoj de Göttingen
Akademio de Sciencoj de Sankt-Peterburgo
Universitato de Göttingen
Familio
Dinastio Engelhardt family [#]
Edz(in)o Anna Engelhardt [#]
Idoj Mikhail Engelhardt • Nikolai Engelhardt [#]
Profesio
Profesio kemiisto • universitata profesoro • verkisto [#]
Laborkampo Agrikultura kemio [#]
Verkoj Q73202752 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Alekandro Nikolajeviĉ Engelhardt ricevis hejme sian edukadon ĝis kiam 15-jaraĝa, poste li eniris en la kursoj por oficistoj en la Akademio pri Milita Artilerio Mikailovskj. Post gradiĝi en la universitato, en 1853, li muntis sian hejman laboratorion, kaj ankaŭ frekventis la lecionojn de la akademiulo Nikolao Zinino en la Akademio pri Kirurgio kaj Medicino, kaj mem studis la ĵus-aperinta libro de Charles Gerhardt "Enkonduko al la studo pri la organika kemio"[2], spegulante la plej lastajn novaĵojn en ĉi-areo de konado.

Ekde 1853, li vizitadis la Mikaelan Akademion de Artilerio de Sankt-Peterburgo kaj iĝis leŭtenanto de la Imperia Rusa Gardo-Artilerio. En la Krimea Milito (1853-1856) li pruvis esti bonega oficiro. Ekde 1855, li estris la kanonan fandejon kaj la kemiajn laboratoriojn ĉe la nova arsenalo de Sankt-Peterburgo. En 1855, tri el liaj verkoj pri kemio, skribitaj laŭ rezultoj de eksperimentoj plenumitaj en lia hejma laboratorio, aperis en notoj de la Akademio pri Sciencoj. Li instruis kemion en la Tsarskoye Imperia Liceo. En 1857, kune kun Nikolao Sokolov, li fondis privatan kemian laboratorion, kaj en 1859, li starigis kaj eldonis la unuan sciencan rusan ĵurnalon pri kemio.

 
Fondintoj de la Rusa Societo pri Fiziko kaj Kemio, fondita en 1868.

Krom la eldonistoj, Mendelejevo, Aleksandr Butlerov kaj aliaj sciencistoj publikigis iliajn laborojn en ĉi-ĵurnalo. Dum la periodo 1857-1870, Engelhardt publikigis ĉirkaŭ kvindek dokumentojn pri organika kemio kaj materioj pri artilerio. En 1864, li estis nomumita profesoro pri kemio en la ĵus-inaŭgurita Agrikultura Instituto de Sankt-Peterburgo kaj liaj sciencaj interesoj ekkliniĝis pli kaj pli por la demandoj pri agronomia kemio. Tiuepoke, li disvolvis alkalan metodon por osta malkomponado proponita de "Pavel Antonoviĉ Ilyenkov" (1821-1877) kaj promociigis la lokan ekonomian produktadon de fosfohavaj sterkoj anstataŭ la acida procezo de la ostoj en la fabrikado de superfosfatoj.

Nome de la Departemento pri Agrikulturo, li kontrolis la deponojn de fosforito[3] en la gubernioj de Smolensk, Kursk, Orlov kaj Voroneĵ kaj plenumis analizojn en la rusaj fosforitoj. En la Agrikultura Instituto, li organizis modelan kemian laboratorion kiu estis la orgojlo de la instituto. Samtempe, li faris publikajn prelegojn en la Muzeo pri Agrikulturo, kiuj pli malfrue estis publikigitaj kiel aparta libro sub la titolo "Kemiaj fundamentoj pri Agrikulturo" (1875).

Engelhardt ankaŭ tradukis la librojn de August von Hofmann pri "Agrikultura kemio" (1868). Pro liaj kemiaj esploroj, la Universitato de Ĥarkivo donis al Engelhardt la gradon de Doktoro en kemio, kaj la Akademio de Sciencoj donis al li kaj al Pavel Laĉinov la Premion Lomonosov (1870) pro ilia laboro "Pri la kreozoloj kaj nitrokomponaĵoj". En tiu jaro, pro lia konekto kun la narodnika studenta agitado, li estis arestita kaj ekziligita en Batiŝevo (1871).

VerkaroRedakti

  • "О действии хлор- и броманилина на изатин" ("Pri la efikoj de la kloro kaj bromo-anilino sur la izatino")
  • Химич. основы земледелия (Kemiaj fundamentoj de la Agrikulturo) (1878)
  • "О действии анилина на изатин" ("Efikoj de la anilino sur la izatino")
  • "Об опытах применения фосфоритов для удобрения" ("Pri la sperto de la uzo de fosfatoj en la fabrikado de sterkoj") (1891)
  • "Применением костяного удобрения в России" ("La uzo de ostaj sterkoj en Rusio") (1865)
  • "Сборник общепонятных статей по естествознанию" ("Kolekto da kompreblaj artikoloj pri natursciencoj") (1867)
  • "О хозяйстве в северной России" (Pri la ekonomio en la norda Rusio) (1888)

LiteraturoRedakti

ReferencojRedakti

  1. La narodnikuloj estis politike konscia movado de la rusa mezoklaso en la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj, kelkaj el kiuj impliciĝas en revolucia agitado kontraŭ la carismo.
  2. Biographical Encyclopedia of Scientists
  3. Fosforitoj estas sedimentaj ŝtonoj kies fosfora enhavo igas ilin tre interesa el la ekonomia vidpunkto.