Kreozolo

kemia kombinaĵo
Kreozolo
4-Metilgvajakolo
Bastona kemia strukturo de la Kreozolo
4-Metilgvajakolo
Tridimensia strukturo de la Kreozolo
Alternativa(j) nomo(j)
  • p-Kreozolo
Kemia formulo
C8H10O2
CAS-numero-kodo 93-51-6
ChemSpider kodo 21105936
PubChem-kodo 7144
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora ĝis flaveca aroma likvaĵo
Molmaso 138.164 g•mol-1
Denseco 1.092 g cm−3
Mortiga dozo (LD50)
  • 76 mg/kg (intravejne)
  • 740 mg/kg (buŝe)
Fandpunkto 5.5 °C (41.9 ; 278.6 K)
Bolpunkto
Ekflama temperaturo
  • o-kreozolo:81 °C
  • m-kreozolo 86 °C
  • p-kreozolo 86 °C
Refrakta indico  1,537
Solvebleco
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R36/37/38 R43
Sekureco S26 S36
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H317, H319, H320, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P233, P264, P270, P271, P272, P280, P280, P301, P302, P304, P305, P312, P312, P313, P313, P321, P330, P333, P337, P338, P340, P351, P352, P362, P364, P403, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kreozolo estas kemia komponaĵo, enhavanta la grupon fenolon, uzata kiel desinfektilo kaj malpli toksa ol fenata acido. Ĝi estas produkto estigita per seka lignodistilado aŭ per malkomponado de la neŭtrala kreozota kalisalo diluita kun sulfata acido, post akvolavado, redistilado kaj kolektado de la porcio distilanta super 219 °C.

Ĝi estas senkolora likvaĵo kiu flaviĝas kun la tempopaso, forte refraktas la lumon polarigitan kaj posedas aroman odoron tiel kiel la vanilo. Ĝi ne estas solvebla en akvo sed komplete solvebla en alkoholoj, eteroj, glacia acetata acido kaj alkalaj substancoj.

Kiam frostigita, ĝi fariĝas viskoza sed ne solida. Ĝi reduktas la arĝentan nitraton estigante spegulan restaĵon de la metalo.[3]

Historio redakti

En 1830, la industria kemiisto Karl von Reichenbach distilis kreozoton (miksaĵo da pluraj kreozoloj) el la fago. Pli malfrue, la fizika similareco kun la peza distilita oleo estigita el la karbogudro kondukis lin al ekzamenado pri ĝiaj antisepsaj proprecoj.

Dum la venontaj jaroj sennombraj artikoloj en medicinaj revuoj laŭdegis la virtojn de la kreozoto en la traktado de gangreno, kancervundoj, ekzemoj, impetigo kaj malbonodoraj vundoj. Kotonpecoj trempitaj en kreozoto ankaŭ estis aplikitaj en la dentokavaĵoj por havigi veran dolormalpezigon.

Malgraŭ ĝia irita naturo, kreozoto el fago eĉ estis interne uzata. Ĝi akiris nemerititan reputacion pro ĝiaj eksterordinaraj povoj kontraŭ vomemo. Respondeca medicina opinio dubis pri tio, sed samtempe asertis ke ĝi povas malpezigi diareon. Kreozoto estis ankaŭ inhalita, laŭŝajne por malpezigi bronkiajn sekreciojn. Pulma tuberkulozo estis traktita per inhalado de kreozoto kombinita kun buŝa administrado de 1 g ĉiutage.[4]

Reakcio redakti

  • Preparado de la p-metilkatekolo per traktado de 4-metilgvajakolo kun halogenido:

  +     + 

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. SFPE Handbook of Fire Protection Engineering, Morgan J. Hurley, Daniel T. Gottuk, John R. Hall Jr., Kazunori Harada, Erica D. Kuligowski, Milosh Puchovsky, Jose ́ L. Torero, John M. Watts Jr., Christopher J. Wieczorek
  2. Vigon
  3. A Dictionary of Chemistry and the Allied Branches of Other Sciences, Henry Watts
  4. Drug Discovery: A History, Walter Sneader