Alfonso la 12-a (Hispanio)

(Alidirektita el Alfonso la 12-a)

Alfonso la 12-a (naskiĝis la 28-an de novembro 1857 en Madrido, mortis la 25-an de novembro 1885 en El Pardo) estis la reĝo de Hispanio inter 1875 kaj 1885.

Alfonso la 12-a
Reĝo de Hispanio
Regado 1874–1885
Antaŭulo (Unua Hispana Respubliko)
Sekvanto Alfonso la 13-a
Persona informo
Alfonso XII
Naskonomo Alfonso Francisco de Asís Fernando Pío Juan María de la Concepción Gregorio Pelayo de Borbón y Borbón
Naskiĝo 28-an de novembro 1857 (1857-11-28)
en Reĝa Palaco de Madrido
Morto 25-an de novembro 1885 (1885-11-25) (27-jaraĝa)
en Reĝa Palaco El Pardo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozodisenterio vd
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanafrancaanglagermana vd
Loĝloko Reĝa Palaco de Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Collège Stanislas • Royal Military College, Sandhurst • Tereza milita akademio • Theresianum vd
Subskribo Alfonso la 12-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Burbonoj de Hispanio vd
Patro Francisko de Asizo de Burbono vd
Patrino Izabela la 2-a de Hispanio vd
Gefratoj Infante Fernando, Prince of Asturias • Infanta María del Pilar of Spain • Infanta Isabel, Countess of Gergenti • Infanta Eulalia, Duchess of Galliera • Infanta María de la Paz of Spain • Infanta María de la Concepción of Spain • Infante Francisco de Asís of Spain vd
Edz(in)o Mercedes of Orléans • Maria Kristina de Aŭstrio vd
Amkunulo Adelaide Borghi-Mamo • Elena Sanz vd
Infanoj María de las Mercedes, Princess of Asturias • Alfonso la 13-a • Alfonso Sanz y Martínez de Arrizala • Fernand Sanz • Infanta Maria Teresa Isabel of Spain vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Laborkampo politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis la filo de la reĝino Izabela la 2-a kaj ŝia kuzo, la princo don Francisko de Asizo de Burbono, sed kelkaj fakuloj indikas, ke vere la reala biologia patro estis la kapitano Enrike Puig, amanto de lia patrino.

Kiam li estis infano, liaj gepatroj suferis la Revolucion de 1868, tial ili loĝis en ekzilo en kelkaj eŭropaj urboj.

Lia patrino abdikis por li en Parizo dum 1870.

Dum ĉi tiuj jaroj en Hispanio estis kelkaj registaroj (1868-1870), la reĝado de Amadeo la 1-a de Savojo, kaj la Unua Respubliko (1873-74). Ĉi tiu finis kaj komencis duan periodon de provizoraj registaroj. Dum ĉi tiu periodo, li estis reprezentata de Antonio Cánovas

La 1an de decembro Alfonso prezentis sin kiel katolika, hispana, konstitucia, liberalisma kaj volema servi la nacion.

La 29-an de decembro 1874 la monarkio restariĝis en Hispanio pro la deklaro de la generalo Martínez-Campos en Sagunto (Valencio) favore al princo Alfonso. Tiam, la ĉefo de la ŝtato estis generalo Serrano. La provizora ĉefministro estis Sagasta post la puĉo de la generalo Pavía kiu faligis la nestabilan Unuan Respublikon. Januare de 1875 li alvenis en Hispanion kaj estis proklamita Reĝo antaŭ la Hispana Parlamento.

Lia reĝado konsistis ĉefe en restarigi la monarkion kaj la landon per la solvo de la internal luktoj kiujn la jaroj de la nomita Revolucia Jarseso kaŭzis, kaj tiel oni konsideris lin "el Pacificador" (La Pacigisto). Krome oni aprobis la novan Konstitucion de 1876. Dum tiu jaro finis la tria karlisma milito, kaŭzata de la sekvantoj de "Karlo la 7-a", oni malaprobis la apartan leĝaron de Eŭskio kaj Navaro kaj oni sukcesis ĉesi, provizore, la milito en Kubo pro la subskribo de la Paco de Zanjón.

Alfonso la 12-a realigis, en 1883, oficialan viziton al Belgio, Aŭstrio, Germanio kaj Francio. En Germanio li akceptis la nomumon kiel honora koronelo de regimento de Alzaco, teritorio konkerita de Germanio, kies regado reklamis Francio. Tiu fakto kaŭzis malamikan akcepton de la loĝantaro de Parizo dum la oficiala vizito al Francio.

Germanio klopodis okupi la insularon de Karolinoj, tiame sub hispana regado, provokante malamikecon inter ambaŭ landoj kie venkis Hispanio pro la subskribo de hispangermana traktato en 1885. Tiun saman jaron eksplodis epidemio de ĥolero en Aranjuez. La reĝo, sen atendi la aprobon de la registaro, vizitis la malsanulojn kio estis ŝatata de laloĝantaro. Malmulte poste, la 25an de novembro, Alfonso la 12-a mortis pro tuberkulozo en la Palaco El Pardo, Madrido.

Li geedziĝis dufoje, unue kun sia kuzino María de las Mercedes de Orleans, filino de la gedukoj de Montpensier, (en januaro de 1878), sed tiu mortis ankaŭ pro tuberkulozo nur post kelkaj monatoj, kaj poste kun Maria Kristina de Aŭstrio (en novembro de 1878), nevino de la imperiestro Francisko Jozefo de Aŭstrio. Li havis tri gefilojn de tiu dua geedziĝo:

Kun la aktorino Elena Sanz li havis aliajn du filojn: Alfonso (naskita en 1880) kaj Fernando (en 1881).

La vidvino María Cristina estis regentino de Hispanio ĝis la maturaĝo de sia filo Alfonso, en 1902.

Alfonso la 12-a en fikcio (Filmoj) redakti

  • ¿Dónde vas Alfonso XII?
  • ¿Dónde vas triste de ti?

Eksteraj ligiloj redakti