Ambrosius Moibanus

Ambrosius Moibanus (1494-1554) estis germana humanisto, teologo, luterana reformisto, kuracisto, poeto k pentristo. Li estis amiko kaj samtempulo de Johannes Crato von Krafftheim (1519-1585), Johann Hess (1490-1547), profesoro de Zacharius Ursinus (1534-1583), oponanto de Balthasar Hubmaier (1485-1528) kaj patro de la luterana pastoro Johannes Moibanus (1527-1562). Li ankaŭ estis unu el la unuaj proponantoj pri la edukado de la virinoj.

Ambrozo Moibano
(1494-1554)
Bildo de Ambrosius Moibanus, germana reformisto.
Bildo de Ambrosius Moibanus, germana reformisto.
Persona informo
Naskiĝo 4-a de Aprilo 1494
en Vroclavo, Pollando
Morto 16-a de Januaro 1554
en Vroclavo, Pollando
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Krakovo
Universitato de Wittenberg
Universitato de Vieno
Profesio
Okupo teologo • Protestanta teologo vd
Laborkampo humanismoteologio vd
Aktiva en Vroclavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis la unua luterana pastoro en la Preĝejo de Sankta Izabela, en Vroclavo. Li iĝis oponanto de anabaptistoj kaj estis kun-reformisto en Silezio, kune kun Johann Hess (1490-1547)[1], kiu studis teologion en la Universitato de Bolonjo. La Reformacio alvenis frue en la pluraj duklandoj de Silezio kaj ĝia ĉefurbo, Vroclavo, kie la verkaro de Lutero komencis presiĝi ekde 1519.

En 1523, la konsilio de Vroclavo indikis Johann Hess (1490-1547) kiel pastoron en unu el la du ĉefaj preĝejoj de la urbo, kaj en 1525 Ambrozo Moibano estis indikita en la alian. Ambaŭ teologoj, kun humanisma orientado, tenadis avancitajn studojn en Wittenberg kaj disvolvis siajn karierojn intime ligitaj al la interesoj de Lutero kaj Melanktono.[2]

En siaj klopodoj por promocii la instruojn de Lutero, Moibano devis alfronti la anabaptistojn kiuj establiĝis en la regiono ekde 1526, kaj la sekvantojn de Kaspar Schwenckfeld (1489-1561). Ambaŭ doktrinoj ĝuis multajn admirantojn inter la nobelaro kaj la ĝenerala popolo. Balthasar Hubmaier (1485-1528) eĉ dediĉis verkon "Das ander Biechlein von der Freywilligkeit des Menschens" al Frederiko la 2-a (1482-1556), Palatina Princo-Elektisto, alnomata la Saĝa.

Post dek jaroj, Moibano ankaŭ verkis libron al la duko, kie li atakis la anabaptistojn kaj la sekvantojn de Schweckenfeld, kies titolo estis "Das herrliche Mandat Jesu Christi vnseres Herrn vnd Heilandes. Gehet hin jnn die gantze welt vnd prediget das Evangelium . . . Marci XVI. Denen zu einem vnterricht, so das Predigampt vnd die Sakrament Christi für vnnötig zur Seelen heil achten wolten, gehandelt".[3] La verko cenzuris la reganton pro la toleremo rilate al la du kunfrataroj, kaj tio pliigis la persekuton al la anabaptistoj en Legnica, Brieg kaj Wohlau, devigante ilin elmigri al Glatz.

Sekve, Moibano provis konvinki Johann-on von Pernstein (1487-1548), la Alta Trezoristo en Moravio, por ke li ne akceptu la du grupojn, en kiu li estis helpata de Filipo Melanktono, kiu, en 1541, dediĉis al la barono libreton, presitan en Vroclavo, pri la devoj de la princoj. Moibano komence studis en Krakovo, kiu tiam estis rondo da humanistoj, poetoj, matematikistoj kaj astronomoj. Pli malfrue, li studis en la Universitato de Vieno, kie li havis Ambrosius Salzer-on (1476-1568)[4], estontan rektoron de la Universitato de Vieno, kiu tiam estis profesoro pri filozofio. En 1517, Moibano publikigis tri heroajn himnojn el la mistika italo Johano Piko de la Mirandolo kaj unu himno pri la "Mistero de la Sanktega Triunuo" presita de la helenisto, humanisto kaj reformisto Jacobus Bedrotus Pludentinus (1493-1541).

 
"Svmma Christianismi", verko eldonita en 1541.

Dum vojago al la sudo de Germanio, li konatiĝis kun Johano Reuchlin. En 1520, li estis nomumita direktoro de la "Paroĥa Lernejo de Sankta Maria Magdalena", en Vroclavo. En la 16-a de aprilo 1523, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Wittenberg por studi teologion, kie liaj profesoroj estis Marteno Lutero, Caspar Cruciger, Johannes Bugenhagen kaj Justus Jonas la Maljuna. Li ankaŭ estis amiko de Joakimo Kameraro la Maljuna, Paul Eber (1511-1569) kaj de la germana reformisto Veit Dietrich (1506-1549). Li diplomiĝis kiel Doktoro pri Teologio en la 26-a de junio 1525. En la 3-a de aŭgusto 1525, li estis nomumita Episkopo de Vroclavo de Jakob von Salza (1481-1539).[5]

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. The Uses of Humanism: Johannes Sambucus (1531-1584), Andreas Dudith (1533 ...
  2. The Encyclopedia of Christianity
  3. La glora mandato de Jesuo Kristo, nia Sinjoro kaj Savanto, iru al la tuta mondo kaj preĝu la evangelion ... Marko XVI Al tiuj kiuj, kiel la predikisto kaj la sakramento de Kristo, kredis kaj bezonis havi konsciencon pri la animoj, agis.
  4. Gemeinde Marz. Arkivita el la originalo je 2020-10-28. Alirita 2019-09-11.
  5. Deutsche Biographie