Andor Jánossy [jAnoŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jánossy Andor estis hungara agronoma inĝeniero, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1970).

Andor Jánossy
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1908 (1908-08-20)
en Szombathely
Morto 4-an de majo 1975 (1975-05-04) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 6/1-1-62 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto (1926–1930) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero-agronomo
botanikisto
plant breeder (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Andor Jánossy [1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1908 en Szombathely. Li mortis la 4-an de majo 1975 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Andor Jánossy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1926-1930, poste li eklaboris en Nyírbátor. En 1933 li doktoriĝis, poste li eklaboris en ŝtata bieno en Mezőhegyes. Baldaŭe li ekhavis postenon en oficejo, baldaŭe en la ministerio, fine en instituto. Ekde 1965 li instruis en ĉeflernejo en Debrecen. Li okupiĝis precipe pri novaj semogenoj kaj li longe redaktis fakrevuojn, ekzemple Acta Agronomica. Li ricevis memormedalon en 1972.

Memorigiloj

redakti

Verkaro (elekto)

redakti
  • A szovjet agrárpolitikája, (1933)
  • Vetőmagtermesztés, (1951)
  • A vöröshere termesztése és nemesítése, (1963)
  • A Vicia-fajok termesztése és nemesítése: Bükkönytermesztés, (1971) (kune kun aliaj)

Fontoj

redakti