Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri ortodoksa metropolito. Por informoj pri vilaĝo en distrikto Arad, vidu la artikolon Andrei Șaguna (Zimandu Nou).

Andrei ȘAGUNA [andrej ŝaguna] estis ortodoksa metropolito de Transilvanio, kiu batalis por la rajtoj de ortodoksuloj kaj rumanoj en Transilvanio, tiam parto de Hungario. Li estis honora membro de la Rumana Akademio.

Andrei Șaguna
Persona informo
Andrei Șaguna
Naskiĝo 20-an de decembro 1808 (1808-12-20)
en Miskolc (Hungario)
Morto 28-an de junio 1873 (1873-06-28) (64-jaraĝa)
en Sibiu (tiam Hungario)
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj rumanagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungario vd
Profesio
Okupo pastropolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Șaguna estis naskita en 1808 kiel filo de arumanaj gepatroj. Li estis baptita katolike kiel Anastasie; lia patro en 1814 konvertiĝis al katolikismo. Fininte katolikan gimnazion li en 1826 konvertiĝis al ortodoksismo.

De 1826 al 1829 li studis filozofion kaj juron en Buda, poste ĝis 1833 teologion en Vršac. Je la 1-a de novembro li monaĥiĝis sub la nomo Andrei. En 1846 li iĝis ĝenerala vikario en Sibiu.

Șaguna organize subtenis la rumanan kulturon, fondante aŭ subtenante presejon por lernolibroj kaj ĵurnalo, lernejojn kaj du rumanlingvajn gimnaziojn en Braŝovo kaj Brad. Ekde 1855 li organizis en Sibiu instituton pri teologio kaj pedagogio.