Anikó Für
Anikó Für, laŭ hungarlingve kutima nomordo Für Anikó estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina familia nomo estis Boross [boroŝ] ĝis 1984. Ŝia edzo estas Bertalan Bagó.
Anikó Für | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Boross Anikó |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1964 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | György Fekete (en) (2015–) Bertalan Bagó (dekjaro de 1990–2011) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro voĉaktoro |
Anikó Für [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAnikó Für akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1989. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Madách, kie ŝi ricevis ne nur prozajn, sed ankaŭ kantajn rolojn en muzikaloj. Ekde 2004 ŝi estas membro en pli malgranda teatro. Ekde 1988 ŝi havas ankaŭ filmajn rolojn, krome ŝi havas taskojn en diversaj televiziaj programoj. Ekde 2006 ŝi ankaŭ kantadas en diskoj. Si ricevis premiojn inter 1991-2014.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Reĝo Lear - Cordelia
- Ferenc Molnár: Az üvegcipő - Adél
- Federico García Lorca: Bernarda Alba háza - Amelia
- Eliot-Andrew Lloyd Webber: Katoj - Bombalurina
Elektitaj kinejaj filmaj roloj
redakti- Az új földesúr (1988)
- A bűvész (1996)
- Para (2008)
- Coming out (2013)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Peer Gynt (1988)
- Szabadság tér 56 (1997)
- Örkény lexikon (2006)
Elektitaj voĉoaktoraj roloj
redakti- voĉo de Cameron Diaz en 29 filmoj
- voĉo de Sandra Bullock en 22 filmoj
- voĉoj ekzemple de Cate Blanchett, Suzy Amis, Isabelle Adjani, Kristin Scott Thomas, Marion Cotillard, Uma Thurman