Anna Medek, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Medek Anna Erzsébet Hildegard estis hungara operkantisto (soprano), instruisto. Ŝia geedziĝa nomo hungarsisteme estis Mekler Andorné.

Anna Medek
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1885 (1885-10-01)
en Budapeŝto
Morto 24-an de aŭgusto 1960 (1960-08-24) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Andor Merkler
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
Anna Medek

Anna Medek [1][rompita ligilo] naskiĝis la 1-an de oktobro 1885 en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de aŭgusto 1960 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Anna Medek jam frue lernis pianludon. Ŝi studis kantoteknikon en la Muzikakademio kaj ankaŭ en konservatorio de Parizo. En 1908 ŝi debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en rolo Elza (Richard Wagner: Lohengrin). En la sekva jaro ŝi edziniĝis. En 1923 ŝi estis nomumita eterna membro de la Operejo. Tiutempe ŝi estis gastokantisto ekzemple en Vieno, Berlino, Hamburgo, Ostende, ŝi kantis ankaŭ oratoriojn. En 1932 ŝi preskaŭ plene blindiĝis, tial ŝi forlasis la kantadon, sed ŝi ekinstruis en muzika mezlernejo.

Elektitaj roloj redakti

Fontoj redakti