Antal Palóczi
Antal Palóczi aŭ Palóczy [palOci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palóczi Antal estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Platzer ĝis 1883.
Antal Palóczi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Platzer Antal |
Naskiĝo | la 13-an de marto 1849 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 16-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Parencoj | Károly Borszéky (bofilo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto verkisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/60/P.VI._t%C3%ADpus%C3%BA_h%C3%A1z%2C_Corvin_k%C3%B6r%C3%BAt_41%2C_2018_Wekerletelep.jpg/220px-P.VI._t%C3%ADpus%C3%BA_h%C3%A1z%2C_Corvin_k%C3%B6r%C3%BAt_41%2C_2018_Wekerletelep.jpg)
Antal Platzer[1] naskiĝis la 13-an de marto 1849 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 16-an de aŭgusto 1927 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAntal Palóczi akiris arkitekturan diplomon en Joseph Politechnicum, poste li estis asistanto inter 1871-1876. En tiu periodo li estis respondeculo pri konstruadoj de Imre Steindl. Inter 1879 kaj 1911 li instruis en Reĝa Desegnista Edukejo. Li projektis kelkajn konstruaĵojn, tamen li okupiĝis ĉefe pri urbanizado (ekzemple Arad, Brassó, Nagyszeben, Nyíregyháza, Pozsony, Sopron).
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
redakti- merkato en suda Buda
- subirejo por tramoj ĉe Széchenyi-Ĉenponto
- domoj en Kolonio Wekerle
Elektitaj urbanizadaj planoj
redakti- Tabán (areo post Erzsébet-ponto en Buda)
- Placo Szabadság (Budapeŝto)
Elektitaj kontribuoj
redakti- Vignola oszloprendszerei (1890, 1897)
- Budapest főváros alaki rendezéséről. Különös tekintettel a belváros szabályozására. 1892)
- Budapest új székházáról (1899)
- Budapest városházáról (1900)
- Városok rendezése Budapest viszonyainak egybevetésével (1903)
Memorigiloj
redaktiFontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio kun foto