Barono Antal ZACH [zAĉ]?, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zach Antal (naskiĝis la 14-an de junio 1747 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio) (laŭ alia fonto la naskiĝurbo estis Pest (urbo)), mortis la 22-an de novembro 1826 en Graz) estis hungara oficiro. [1]

Antal Zach
Persona informo
Naskiĝo 14-an de majo 1747 (1747-05-14)
en Peŝto
Morto 22-an de novembro 1826 (1826-11-22) (79-jaraĝa)
en Graz
Tombo St.-Peter-Stadtfriedhof, Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo oficiroinĝeniero • matematikisto • surveyor • verkisto • universitata instruisto
vdr

Lia frato estis János Ferenc Zách.

Biografio redakti

Antal Zach finis la armean akademion en Vieno kiel leŭtenanto. En 1783 li atingis la rangon majoro. En 1789 li sukcese gvidis la artilerion kontraŭ la turkoj en Beogrado. En 1798 li iĝis generalo, en la sekva jaro li estis nomumita armeestro de la armeo en Italio, post 3 jaroj li baroniĝis. Li partoprenis en bataladoj kontraŭ Napoleono, li apartenis al la supera armea stabo de Habsburgoj. Li okupiĝis ankaŭ pri geodezio, eĉ astronomio. En 1825 li pensiuliĝis, lia lasta posteno estis armea urbestro de Olmütz. Li ricevis armean premion en 1798.

Fontoj redakti