Malfermi la ĉefan menuon
Larĝa foto pri universitata konstruaĵo en Arak
ساختمان امام خمینی دانشگاه آزاد اراک واحد قائم مقام فراهانی قنات - panoramio.jpg
Larĝa foto pri universitata konstruaĵo en Arak

Arak (origine perse اراک) estas metropolo, universitata urbego en Irano en Provinco Markazio (ĝi estas ties ĉefurbo). La historia nomo estis Soltanabad.

Arako
Administrado
Retpaĝaro www.arak.ir [+]
Demografio
Loĝantaro 484 212  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 34° 5′ N, 49° 42′ O34.0849.7Koordinatoj: 34° 5′ N, 49° 42′ O [+]
Alto 1 718 m [+]
Horzono UTC+03:30 [+]
Situo de Arako
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Arak, Iran [+]
Information icon.svg
vdr
Moskeo en Arak

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Arak situas en la nordokcidenta landparto en altebenaĵo. La urbego estas ĉirkaŭita de altaj montoj. Teherano troviĝas 238 km. [1] pli proksimaj urbegoj estas Ĥomo kaj Esfahano.

HistorioRedakti

Origine nomita Soltanabad, la nuntempa Arak estis fondita en 1808. Samtempe fortikaĵo kun dikaj muroj konstruiĝis. Ĝis 1892 la loko restis armea bazo kaj fortikaĵo, poste grandparte personaj posedaĵoj, finfine ŝtataj posedaĵoj inter 1918-1922. Intertempe en fino de la 19-a jarcento la loko estis grava por la tapiŝindustrio, iom poste eĉ ĝi iĝis la plej grava tapiŝocentro de Irano ĝis almenaŭ 1940. Sub regado de Reza Pahlavi la urbo estis nomita Arak kaj modernaj fabrikoj estis establitaj. Arak ankaŭ iĝis grava stacio por la trans-Irana fervojo en 1938. En 1972 ŝtata kombinato pri aluminio ekfunkciis. En 2013 2 apudaj urboj aliĝis al Arak.

 
Universitato, fone urba panoramo kun montoj en Arak
 
Loĝdomo en Arak

EkonomioRedakti

Kiel grava industria metropolo, Arako gastigas ŝtalajn, petrolkemiajn, aluminiajn fabrikojn, kiuj produktas preskaŭ duonon de la bezonoj de la lando. Oni produktas eĉ pezan akvon. La ĉefaj agrikulturaj produktoj estas grenoj, hordeoj, kaj fruktoj inkluzive de vinberoj, pomoj, juglandoj kaj migdaloj. Restis ankaŭ la tapiŝprodukto farita mane. En Arak 6 universitatoj funkcias. Iomete for atomcentralo funkcias.

KlimatoRedakti

Arak troviĝas en kontinenta klimato, kiu estas ĝenerale relative malvarma kaj seka.La vetero estas varma kaj seka en somero, venta kaj malvarmeta en aŭtuno, malvarma kaj neĝa en vintro, kaj milda en printempo. La pluvokvanto estas jare po 346 mm. Inter junio-septembro ĝenerale ne pluvas (aŭ iomete). La jara avereĝa temperaturo estas 14 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas, inter junio-septembro la temperaturo varias 30-40 °C.

 
Stacidomo de Arak
 
Kirko en Arak

TrafikoRedakti

Arak havas internacian flughavenon konstruitan en 1938. La fervojo atingis la urbon iom pli frue en 1935. En Arak aŭtobusoj liveras la loĝantojn.

VidindaĵojRedakti

Naskiĝintoj de ArakRedakti

FontojRedakti

 
Bazaro en Arak